
Arthur Conan Doyle. Skandalo en Bohemio
ORIGINALA TITOLO: A SCANDAL IN BOHEMIA
el la angla tradukis Darold Booton
1
Laŭ Ŝerloko Holmso ŝi estis ĉiam la virino. Mi malofte aŭdis lin mencii ŝin sub alia nomo. Laŭ li ŝi eklipsis kaj superregis la tutan virinaron. Efektive li sentis neniun ajn emocion kiel la amon por Irena Adlero. Ĉiuj emocioj, kaj tiu aparte, estas abomenaj al lia senemocia, preciza, sed admirinde stabila menso. Mi kredas ke li estis la plej perfekta rezonanta kaj observema maŝino konata al la mondo, sed kiel amanto li estus en falsa pozicio. Li neniam parolis pri la molaj pasioj krom se li moketas. Ili estas admirindaj aferoj por la observanto – bonege por forigi la vualon fore de la motivoj kaj la homaj agoj. Sed se la lerta rezonanto permesus tiajn intrudojn eniri en la propran delikatan kaj fajne alĝustigitan temperamenton, li enkondukus distradon, kiu ĵetis dubon sur la tutan mensan procezon. Sablero en delikata instrumento aŭ fendo en unu el liaj potencaj lensoj ne pli ĝenus ol forta emocio en tia naturo kiel la lia. Kaj tamen estis nur unu virino al li, kaj tiu virino estis la forpasinta Irena Adlero de dubinda memoro.
Tiutempe mi malofte vidis Holmson. Pro mia edziĝo ni malofte trafis la alian. Mia propra ĝuo kaj la hejm-intereso, kiuj apartenas al la viro kiu majstras sian propran domanaron, sufiĉe absorbis mian atenton, dum aliaflanke Holmso, kiu malamis ĉiun formon de socio per sia tuta bohemia animo, restis en niaj ĉambroj ĉe Bakerstrato enterigita inter siaj malnovaj libroj, kaj alternis semajne post semajno inter kokaino kaj la ambicio – la somnoleco de la narkotaĵo kaj la arda energio de sia propra naturo. Li estis kiel ĉiam tre allogita per la studo de la krimo, kaj uzis siajn enormajn kapablojn kaj eksterordinaran observpovon por sekvi ĉi tiujn spurojn, kaj por malkaŝi enigmojn kiujn la oficiala polico forlasis kiel ne solveblan. De tempo al tempo mi aŭdis iujn malprecizajn raportojn pri liaj agadoj: pri lia alvoko al Odeso relate al la kazo de la Trepofa murdo, 