Iun vesperon – la 20an de marto 1888, kiam mi revenadis de paciento (ĉar mi jam revenis al civila praktiko), mi iris laŭ Bakerstrato. Dum mi pasis la bone memoritan pordon, kiun mi ĉiam devas asocii kun mia amindumado kaj la sinistraj aferoj de la Etudo en skarlato,

Lia maniero ne estis emociverŝa. Estis malofte tia; sed mi opinias ke ĝojigis lin vidi min. Per preskaŭ neniu parolita vorto, sed per afabla okulo, li signis ke mi sidiĝu sur brakseĝo. Li ĵetis la cigarujon al mi kaj indikis alkoholon kaj gasogenon

“La geedzeco taŭgas al vi,” li rimarke diris, “mi opinias ke vi plipeziĝis per 3½ kilogramoj, ek de kiam mi laste vidis vin.”

“Per tri!” mi respondis.

“Vere? Mi ja opinias ke estas iomete plu. Mi imagas, ke eble nur iomete, Vatsono. Kaj mi observas ke vi denove praktikas. Vi ne informis min ke vi intencis eniri vian profesion.”

“Kiel do vi tion scias?”

“Mi vidas – mi deduktas. Kiel mi scias ke vi lastatempe tre malsekigas vin kaj ke via servistino estas tre mallerta kaj malatenta?”

“Mia kara Holmso,” mi diris, “vi tro faras! Se vi vivis antaŭ kelkaj jarcentoj oni certe bruligis vin! Vi pravas. Mi vagadis en la kamparo ĵaŭdon kaj revenis hejmen tre malpure, sed mi ne portas la samajn vestaĵojn, do mi ne komprenas kiel vi tion deduktas. Rilate al Maria-Johana, ŝi estas nekorektebla kaj mia edzino jam maldungis ŝin. Sed mi ne scias kiel vi tion scias?”

Li subridis kaj kunfrotis siajn longajn nervozajn manojn.

“Tute simple,” diris li, “mi vidis per la fajrolumo sur la dekstra parto de via maldekstra ŝuo, ke oni gratis ses preskaŭ paralelajn tranĉmarkojn – evidente kaŭzitajn, kiam iu tre malatenteme forskrapis koton de la rando de la plandumo.



2 из 20