
“Mi opinias ke mi prefere foriras, Holmso.”
“Tute ne, doktoro. Restu tie, kie vi estas. Mi malsukcesas sen mia Bosvelo. “Sed via kliento – ” “Ne ĝenu vin pro li. Mi deziras vian helpon, kaj eble li ankaŭ. Jen li. Sidiĝu sur tiu brakseĝo, doktoro, kaj bonvole atentu.” Malrapida kaj peza paŝsono, kiun ni aŭdis surŝtupare en la koridoro, paŭzis tuj antaŭ la pordo. Oni laŭte kaj aŭtoritate perkutis. “Envenu, mi petas!” diris Holmso. Viro eniris, kiu estis preskaŭ du metrojn alta, kun brusto kaj membroj de ia Herkulo. Liaj vestaĵoj estis riĉaj ĝis la punkto ke iu anglo taksus ilin gustomanka: pezaj bendoj da astrakano trans la manikoj kaj la frontoj de la du-brustaĵa jako, malhelblua mantelo, kiun oni antaŭĵetis super la ŝultroj, kun subtego da flamruĝa silko kaj sukurita ĉe la kolo per klipo konsistanta el sola flamkolora berilo, botoj, kiuj etendis ĝis suromezo, ornamitaj ĉe supro per riĉaj brunaj peltoj. Tiuj lastaj plenigis la impreson de barbara lukso sugestita de la tuta aspekto. Li manportis larĝrandan ĉapelon kaj portis sur supro de la vizaĝo nigran maskon kiu etendis sub la vangoj, kaj kiun li ŝajne ĵus alĝustigis tiun momenton, ĉar la mano estas ankoraŭ levita kiam li eniris. Laŭ la malsupro de la vizaĝo li aspektis kiel viro de forta karaktero – dika pendanta lipo, longa rekta mentono kiu sugestis rezolutecon ĝis la punkto de obstineco. “Ĉu vi ricevas mian noton?” li demandis per bruska voĉo kaj per forta germana akĉento. Mi informis vin ke mi vizitos.” Li rigardis ambaŭ el ni, kvazaŭ li ne sciis tiun, kiun li alparolis. “Sidiĝu, mi petas,” diris Holmso. “Jen mia amiko kaj kolego, d-ro Vatsono, kiu kelkfoje bonvole helpis min pri miaj kazoj. Kiun mi alparolis?” “Vi devu nomi min la grafo de Kramo, Bohemia nobelo. Ĉu mi subkomprenas ke tiu sinjoro, via amiko, estas honora kaj prudenta homo, antaŭ kiu mi konfidu pri aferoj tre gravaj. Se ne, mi prefere komunikas kun vi sole.”

