“Tiu ja estas mistero.” mi diris. “Ĉu vi povas diveni tion, kion ĝi signifas?”

“Mi ne jam havas informaĵojn. Estas grava eraro se oni teoriadas sen informaĵoj. Nepercepte oni komencas tordi la faktojn por akordi al la teorio, anstataŭ la teorion akordi al la faktoj. Kion vi deduktas pri la noto?”

Mi zorgeme ekzaminis la skribaĵon kaj la paperon.

“La skribinto estas supozeble riĉa,” mi rimarke diris, penante imiti la metodojn de mia kunulo. Paketon da tia papero oni ne povas aĉeti kontraŭ ne malpli ol duonkrono.

“Kurioza – tio estas la ĝusta vorto,” diris Holmso. “Nepre ne estas angla papero. Ekzaminu per la lumo.”

Tion mi faris kaj mi vidis la literojn “Eg”, “P” kaj “Gt” kiel filigranon.

“Kion vi opinias pri tio?” demandis Holmso.

“La nomo de la fabrikisto sendube, aŭ pli ĝuste lia monogramo.



“Tute ne. La ‘Gt’ anstataŭas la germanan vorton ‘Gesellschaft’, kiu estas la vorto ‘kompanio’ en la germana – kutima mallongigo. ‘P’, kompreneble, anstataŭas ‘Papier’. Nu – ‘Eg’. Ni konsultu la Kontinentan geografian referencon.”

“Oni fabrikis la paperon en Bohemio,” mi diris.

“Ekzakte. Kaj la skribinto estas germana. Ĉu vi rimarkis la nekutiman frazkonstruon: ‘Ni estas ĉi tiun raporton pri vi de ĉiu fonto ricevitaj.’ Franco aŭ ruso ne povas verki tian. Nur la germano estas tiel malkompleza al la verbo.

Dum li parolis estis laŭta sono de ĉevalhufoj kaj la knaro de radoj kontraŭ la trotuarrando, sekvita per akra tiro de la sonorilo. Holmso fajfis.

“Paro laŭ la sono,” li diris. “Jes,” li daŭrigis kaj ekrigardis el la fenestro. “Fajna malgranda kaleŝo kaj paro de belaj ĉevaloj: Po 150 gineoj.



4 из 20