“Nu, vere?” murmuris Holmso. “Via Moŝto ne jam parolis antaŭ ol mi sciis ke mi alparolis al Vilhelmo Gotesrajĥo Sigismondo de Ormstajno, granda duko de Kasselo-Felŝtajno, kaj hereda Reĝo de Bohemio.”

“Sed vi povas kompreni,” diris nia stranga vizitanto, kiu denove sidiĝis kaj pasis la manon trans la alta blanka frunto, “vi povas kompreni ke mi ne kutimas tiel aferumi en mia propra persono. Sed la afero estas tiel delikata, ke mi ne povas konfidi al agento krom se li akiras potencon super mi. Mi venas inkognite de Prago por konsulti vin.”

“Do konsultu, mi petas,” diris Holmso refermante la okulojn.

“Jen la faktoj resume: Antaŭ proksimume kvin jaroj, dum longdaŭra vizito en Varsavio, mi ekkonis la bone konatan adventurulinon, Irena Adlero. Sendube vi scias la nomon.”

“Bonvolu serĉi ŝin en mia indekso, doktoro.” murmuris Holmso malfermante la okulojn. Dum multaj jaroj li adoptis indeks-sistemon. Li indeksis alineojn rilate al homoj kaj aferoj, tiel ke oni ne povas nomi temon aŭ homon pri kiu li ne tuj provizas informon. Tiukaze mi trovis ŝian biografion inter tiuj de hebrea rabeno kaj de stabo-komandoro kiu verkis monografion pri profundamaraj fiŝoj.

“Mi vidu!” diris Holmso. “Hum! Naskita en Nov-Ĵersio

“Ekzakte. Sed kiel – .”

“Ĉu estis sekreta geedziĝo?”

“Ne.”

“Ĉu neniuj leĝaj paperoj aŭ aktoj?”

“Ne.”

“Do mi ne povas kompreni vian Moŝton. Se tiu junulino rivelus siajn leterojn por la ĉantaĝo aŭ aliaj fiaferoj, kial ŝi pruvus ke ili estas aŭtentikaj?”

“Estas la manskribo.”

“Ha, ha! Estas falsaĵo.”

“Estas mia privata notpapero.”

“Ŝtelita.”

“Mia sigelo.”

“Imitita.”

“Mia foto.”

“Aĉetita.”

“Sed ĝi estas pri ambaŭ el ni.”

“Ho ve! Tio estas malbonega! Via Moŝto estis ja maldiskreta.”



7 из 20