
"Devo tamen estas devo, Johano, kaj tion ŝanĝos tute neniom da sofismoj. Mi estus maltaŭga edzino por angla Lordo se pro mi li evitus evidentan devon. Mi komprenas la eventualan danĝeron, sed kun vi mi povos fronti ĝin."
"Laŭ via volo, do, Alicia," li ridetante respondis. "Eble ni misatendas problemojn. Kvankam ne plaĉas al mi la ŝajno de aferoj sur ĉi tiu ŝipo, ili tamen eble ne estas tiel minacaj, ĉar povas esti, ke tiu 'Antikva Maristo' nur elparolis la dezirojn de sia malbona koro kaj ne diskutis verajn faktojn.
"Surmaraj ribeloj eble oftis antaŭ jarcento, sed en ĉi tiu bona jaro 1888 ili preskaŭ neniam okazas.
"Sed jen la ŝipestro ĝuste nun eniras sian ĉambreton. Se mi devos averti lin, mi tuj faru tiun aĉan taskon, ĉar tute ne plaĉas al mi konversacii kun tiu brutulo."
Tion dirinte, li senzorge promenis al la irejo, tra kiu ĵus pasis la ŝipestro, kaj post momento li frapis je ties pordo.
"Envenu," base graŭlis tiu malafabla oficiro.
Kaj, kiam Clayton eniris, kaj malantaŭ si fermis la pordon:
"Nu?"
"Mi venis por raporti la enhavon de konversacio, kiun mi hodiaŭ aŭdis, ĉar mi opinias, ke, kvankam ĝi eble estas sensignifa, prefere vi estu antaŭpreta. Mallonge: la ŝipanoj intencas ribelon kaj murdon."
"Mensogaĉo!" muĝis la ŝipestro. "Kaj se vi ankoraŭfoje intervenis en la disciplinon de mia ŝipo, aŭ diletis en aferoj, kiuj tute ne koncernas vin, vi ricevu la sekvojn kaj damniĝu. Tute ne gravas al mi, ke vi estas angla Lordo. Mi estas ŝipestro de ĉi ŝipo, kaj ekde nun vi detenu vian diletantan nazon de miaj aferoj."
La ŝipestro tiom koleregigis sin, ke li vizaĝo purpuriĝis, kaj li plenvoĉe ŝrikis la finajn vortojn, emfazante siajn rimarkigojn per bategado sur la tablo per unu granda pugno dum la alian li skuis antaŭ la vizaĝo de Clayton.
Greystoke neniam lasis eĉ unu haron taŭzi, sed rekte okulis la ekscititon.
