
"Ŝipestro Billings," li fine lantis, "se vi bonvolos pardoni mian honestemon, mi rimarkigu, ke vi ja estas azeno."
Post kio li forturnis sin kaj foriris de la ŝipestro kun la sama indiferenta facilanimeco, kiu estis ĉe li kutima, kaj kiu pli certe kolerigos homon kiel Billings ol tuta elverŝo da sakroj.
Do, kvankam provo de Clayton senkolerigi la ŝipestron eble estus iginta tiun bedaŭri sian tro senpripensan paroladon, tamen lia humoro nun nerevokeble fiksiĝis tiel, kiel Clayton lasis ĝin, kaj malaperis la fina eblaĵo, ke ili kunlaboru por komuna bono.
"Nu, Alicia," diris Clayton, reveninte al sia edzino, "mi ja povis ŝpari mian spiron. Tiu ulo montriĝis tute maldanka. Li preskaŭ atakis min kiel rabia hundo.
"Li kun sia damninda ŝipaĉo sinku, ne gravas al mi; kaj ĝis ni sukcese eskapos de ĝi, mi elspezos mian energion prizorgante nian bonfarton. Kaj mi opinias, ke mia unua paŝo tiudirekten estu, iri al nia ĉambreto kaj kontroli miajn revolverojn. Mi nun bedaŭras, ke ni pakis la pli grandajn armilojn kaj kuglojn kun la kargaĵoj."
Ili trovis sian loĝejon tute malordigita. Vestaĵoj el malfermitaj kestoj kaj valizoj estis disŝutitaj tra la apartamenteto, kaj eĉ la litoj estis disŝiritaj.
"Evidente iu pli interesiĝis pri niaj havaĵoj ol ni mem," diris Clayton. "Ni ĉirkaŭrigardu, Alicia, kaj informiĝu pri tio, kio malaperis."
Plena kontrolo rivelis tion, ke nenio malaperis krom la du revolveroj kaj la malmultaj municioj, kiujn li havis por ili.
"Ĝuste tiujn mi volus havi," diris Clayton, "kaj plej minacas la fakto, ke ĝuste tiujn ili deziris por si mem."
"Kion ni do faru, Johano?" demandis la edzino. "Eble vi pravis, ke nia plej bona ŝanco estos, resti neŭtralaj.
"Se la oficiroj sukcesos malebligi ribelon, okazos nenio timinda, sed se la ribelantoj venkos, nia unusola malgranda espero kuŝos en tio, ke ni faris nenion por malhelpi aŭ kolerigi ilin."
