
Mark Twain
TRI NOVELOJ
Esperantigis EDWIN GROBE
KONFESO DE MORTANTO
Ni alproksimiĝis vilaĝon Napoleonon en ŝtato Arkansaso. Tial mi komencis pripensi mian tiean taskon. La horo: tagmezo. La vetero: hela kaj suna. Tio estis malbona. Almenaŭ, ne bonega. Ĉar mia tasko ne estis (laŭprefere) tagmeza speco. Ju pli mi meditis, des pli tiu fakto sin trudis al mi — jen unuforme, jen aliforme. Finfine ĝi prenis la formon de preciza demando. Ĉu estas bonsence plenumi la taskon dumtage kiam, vin senigante je iom da komforto kaj inklino, vi povas elprofiti la nokton por tio, sen scivolemaj gvatokuloj? Tio decidis la aferon.
Klara demando kaj klara respondo konsistigas la plej mallongan elirejon por la plejmulto da konfuzaĵoj.
Mi kunvenigis miajn amikojn en mia kajuto kaj diris ke mi bedaŭras estigi ĝenon kaj malesperon sed ke, post meditado pri la afero, laŭŝajne estos pli bone ke ni albordigu niajn bagaĵojn kaj vizitu Napoleonon. Ilia malaprobo estis tuja kaj laŭta; ilia lingvaĵo, ribelema. Ilia ĉefa argumento estis tiu kiu ĉiam malmergiĝas la unua en tiaj okazoj, ekde la komenco de tempo. "Sed vi elektis kaj _antaŭkonsentis_ resti sur ĉi tiu boato," ktp.; kvazaŭ, decidiĝinte fari malsaĝaĵon, laŭ nepra neceso oni restu sur la sama vojo kaj aliigi ĝin en _du_ malsaĝaĵojn per la plenumo de la komenca decidiĝo. Mi utiligis diversajn taktikojn por mildigi ilian sintenon, kun sufiĉe bona sukceso. Rezulte de tiu kuraĝigo mi plimultigis miajn klopodojn. Kaj por komprenigi al ili ke ne estis _mi_ kiu postulis la plenumon de la koncerna taskaĉo kaj ke mi nepre senkulpas pri la afero, mi baldaŭ ekkuraĝis rakonti ties historion, preskaŭ samvorte kiel mi ĉi-poste raportas.
Ĉirkaŭ la fino de la pasinta jaro mi pasigis kelkajn monatojn en Munkeno, en Bavario. En novembro mi loĝis en la pensiono de Fraŭlino Dalvejnero, ĉe numero 1 de Karlostrato.
