
Sed mia laborejo situis unu mejlon for, en la domo de vidvino sin vivtenanta per gastigado. Ŝi kaj ŝiaj du junaj infanoj kutimis veni ĉe mi ĉiun matenon kaj kunbabiladi en la Germana — responde al mia peto. Unu tagon, dum mi vagpromenadis en la urbo, mi vizitis unu el la du lokoj kie la registaro retenas kaj prizorgas kadavrojn ĝis la kuracistoj certas ke tiuj finmortis kaj ne daŭre vivas en tranca stato. Estis makabra loko, tiu ĉambrego. Vidiĝis tridek ses plenkreskulaj kadavroj, sternite surdorse sur iom oblikvangulaj tabuloj en tri longaj vicoj — kaj havante ĉiuj vaksoblankajn rigidajn vizaĝojn sub la blankaj mortotukoj volvitaj ĉirkaŭ ili. Laŭ la flankoj de la ĉambro estis profundaj orielaspektaj alkovoj kaj en ĉiu el tiuj kuŝis pluraj marmormienaj beboj, entute kaŝite kaj enterigite sub tavoloj da freŝaj floroj krom siaj vizaĝoj kaj interfalditaj manoj. Ĉirkaŭ fingro de ĉiu el tiuj kvindek senmovaj formoj, grandaj kaj malgrandaj, estis ringo. Ekde la ringo, drato etendiĝis ĝis la plafono kaj de tie ĝis sonorileto en tiea kontrolĉambro kie, tage kaj nokte, kontrolisto sidas ĉiam en vigla atendado, preta alvenigi eksaltan urĝohelpon al iu ajn ano de tiu palvanga kompanio kiu, vekiĝinte el la morto, estigas korpomovon — ĉar ĉiu movo, eĉ la plej minimuma, agitos la draton kaj sonigos tiun timindan sonorileton. Mi imagis min mortosentinelo kiu dormetis en nepra tiea soleco en tre malfrua horo dum malrapidege evoluanta gvatdeĵorado de iu muĝventega nokto kaj eksentis sian korpon aliiĝi palpebrumtempe en tremetantan ĵeleon pro la subita bruaĉo de tiu terura alvokilo!
Tial mi enketis pri tiu aĵo, demandis kio kutime okazas? Ĉu la gvatisto mortis kaj la revivinta kadavro alvenis por komfortigi kiel eble plej multe liajn lastajn momentojn? Sed oni riproĉis al mi mian klopodon nutri sencelan kaj senvaloran scivolemon en tiel solena kaj funebra loko. Kaj mi foriris tre humiligite.
La sekvintan matenon mi rakontadis mian aventuron al la vidvino kiam ŝi ekkriis: