
Urbeton kiu havis sennombrajn batalojn kun ĉiutaga enketo. Urbeton kie antaŭe mi konis la plej belan kaj la plej talentan knabinon de la tuta Misisipo-valo. Urbeton kie ni ricevis la unuan presitan novaĵon pri la lamentinda katastrofo de batalŝipo Pensilvanio antaŭ kvaronjarcento.
Urbeton ne plu ekzistantan, englutitan, forsinkintan nutradi la fiŝojn.
Urbeton de kiu restas nenio krom ero de domaĉeto kaj dispeciĝanta brika fumtubo!
LA FIFAMA SALTANTA RANO DE KALAVERO-KONTEO
Konforme al peto de amiko skribinta al mi el Oriento, mi vizitis afablan paroleman maljunan Simonon Hveleron kaj enketis pri amiko de mia amiko, Leonido V. Smilejo, responde al la peto, kaj mi ĉi tie alfiksas la rezultaĵon. Mi sentas kaŝitan suspekton ke Leonido V. Smilejo estas mito; ke mia amiko neniam konis tian personon; kaj ke li nur hipotezis ke se mi demandus al Hvelero pri li, tio memorigus al la multaĝulo sian fifaman _Jaĉjon_ Smilejon, kaj li ekoficus, enuigante min per kelkaj agacantaj tiurilataj rememoraĵoj tiel longaj kaj tedaj kiel senutilaj por mi. Se tio estis la celo, okazis sukceso.
Mi trovis Simonon Hveleron en komforta dormetado apud la servoĉambra stovo de la kadukinta drinkejo de mortanta mineja kampadejo nomiĝanta Ĉe-Anĝelo kaj konstatis ke li estas dika kaj kalva kaj portas sur sia trankvila vizaĝo mienon de ĉarmaj mildeco kaj simpleco. Li vekiĝis kaj salutis, dezirante al mi bonan tagon. Mi diris al li ke amiko mia petis ke mi enketu pri kara kamarado de lia knabeco nomiĝanta Leonido V. Smilejo — Pastoro Leonido V. Smilejo, juna predikisto pri la Biblia mesaĝo laŭraporte loĝinta antaŭe en Ĉe-Anĝelo. Mi aldonis ke, se S-ro Hvelero scipovos informi min pri tiu Pastoro Leonido V. Smilejo, mi ŝuldos al li multajn reciprokajn komplezojn.
Simono Hvelero malantaŭenirigis min en angulon kaj blokadis min tie per sia seĝo, tiam sidiĝis kaj evoluadigis la tedan rakonton sekvontan ĉi tiun alineon. Li neniam ridetis, neniam kuntiris la brovojn, neniam senigis la voĉon je la mildaritma tonalo al kiu li agordis sian komencan frazon, neniam elmontris la plej etan indicon pri entuziasmo.
