La kapitano rigardis la supranivelan navigejon kaj diris:

"Li deziras elboatiĝi ĉe Napoleono!"

"Ĉu ĉe Napoleono?"

"Tiel li diras."

"Laŭ la fantomego de Cezaro!"

Onklo Mumfordo alproksimiĝis laŭ la ferdeko. La kapitano diris:

"Onklo, jen amiko via kiu deziras elboatiĝi ĉe Napoleono!"

"Nu, laŭ—!"

Mi diris:

"Bonvolu, pri kio temas ĉio tio? Ĉu viro ne rajtas alteriĝi ĉe.

Napoleono se tion li deziras?"

"Nu, damnu, ĉu vi ne scias? Ne plu ekzistas Napoleono. Jam de jaroj kaj jaroj ĝi ne plu ekzistas. Arkansaso-Rivero ĝin krevis, ĝin ĉifonigis, ĝin forŝovis en Misisipo-Riveron!"

"Ĉu forbalais la _tutan_ urbon? Ĉu bankojn, preĝejojn, malliberejojn, ĵurnalajn redaktejojn, urbodomon, teatron, fajrobrigadejon, lustablon — ĉu _ĉion?_"

"Ĉion. Nur dekkvinminuta tasko, aŭ similaĵo. Postlasis de la urbo nek haŭton nek haron, nek ŝiraĵon nek ŝindon krom la malantaŭa ekstremaĵo de iu domaĉeto kaj unu brika fumtubo. En la nuna momento nia boato padelnavigas en la mezo mem de la antaŭa starloko de la urbo.

Jen fore estas la brika fumtubo — la ununura restaĵo de la urbo. Tiu densa arbaro ĉe la dekstra flanko situis antaŭe mejlon for de la urbo.

Rigardu malantaŭ vi, kontraŭflue. Nun vi komencas rekoni la pejzaĝon, ĉu ne?"

"Jes, mi jes ja ĝin rekonas nun. Tio estas la plej mirinda afero kiun mi iam priaŭdis. De multege la plej mirinda kaj la plej neatendita."

S-ro Tompsono kaj S-ro Roĝero jam alvenis, intertempe, kun valizoj kaj ombreloj kaj aŭskultis silente la novaĵon de la kapitano. Tompsono metis duondolaron en mian manon kaj diris mallaŭte:

"Por mia porcio de la kolorlitografo."

Roĝero agis same.

Jes, mirindege estis vidi Misisipo-Riveron ruliĝi inter senhomaj bordoj rekte super la loko kie antaŭ dudek jaroj mi kutimis vidi bonan grandan memkontentan urbeton. Urbeton kiu estis sidejo de granda kaj grava konteo. Urbeton kun granda Usona marsoldatara malsanulejo.



19 из 31