SIMIO KAJ OKULVITROJ

Simio en maljun' malbone tute vidis, Sed homa fam' al ghi konfidis, Ke tiu malbonajh' ne estas ja dangher' Char okulvitroj savas de sufer'. Do vitrojn en abund' akiri ghi decidis, Ghi turnas ilin por aplik': Jen premas al la vert', jen sur la voston metas, Jen flaras kun singard', per lango jen leketas, Sed en rezult' — nur nulo por efik': "Fiajho kia! Estas granda stult' Al homoj kredi en auskult'. Pri vitroj onidir' ja nur mensogo estis, Kaj mankas la util' en tiu-chi afer'". Dirinte la Simi' chagrenon manifestis, La vitrojn jhetis ghi al shtono en koler' Kaj post frakas' nenio restis. Por homa gent' ghi estas la spegul': Jen bona ajh' ekshajnas kiel nul' Kaj ignorant' pri utilec' diskutas, Kaj se li estas altrangul', Do li ech persekutas.

LUPO KAJ GRUO

La lupo estas best' avida: Ghi ne flankigas ostojn per la dent' Dum mangh' rapida Kaj jen al unu lup' okazis akcident' De ost' misgluta estis ghi viktimo. Ne eblas nun por Lupo spir' au ghem', Kaj kaptas ghin la antaumorta trem'! Feliche Gruo estis en proksimo; Per gestoj Lup' klarigis pri dolor' Kaj petis helpon en sufera hor'. En lupan faukon Grao bekon shovis Kaj post grandega pen' eltiri oston povis. Jen petas li premion por labor'. "Vi mokas min! " ekkrias best' insida: "Chu indas vi? Sendanka kaj perfida! Chu vi ne devas danki kun respekt', Ke via stulta kap' ja restis sen difekt'?


11 из 82