Fromaghon en la bek' agrable li distingas Kaj diras dolche li kun intermita spir': "Ho, mia karulin'! Belega por admir'! Mirindas via kol'! Okula bril' — juvelo! Gracia estas vi, simila al fabelo! Kaj kia plum-ornam'! Kaj kia charma bush'! Kaj certe via voch' plenravas en kortush'! Ekkantu, karulin'! Se majstrus vi, fratino, Kantadon, kiei vi belegas lau destino, Vi estus en arbar' reghino!" La kapo de Kornik' turnighis pro laudeg', Pro ghojo en la brust' ekchesis tute spiro, Kaj al ghentila vort' de vulpa flata diro Ekgrakis la Kornik' kun malfermita bek', Fromagho falis for, al Vulpo — bel-akiro.

PORKO

La porkon al sinjora kort' hazarda vago pushis, Che stalo kaj lavej' kotajhon ghi ektushis, En ajna malpurajh', ghi kun agrablo kushis, Per akvo de forlav' ghi banis sin kaj dushis, Kaj venis kun efekt' De porka belaspekt'. "Nu, kion vidis vi, Porkulo mia kara?" Demandis ghin Pashtist': "Ja oni diras kun persist', Ke vivas por plezur' richuloj en ekzist', Ke ili ghuas nur pri richo senkompara." Responde gruntas Pork': "Absurd' kaj vanta vort'. La famo pri richec' ja estas plen-erara: Trovighas tie nur malpur' kaj simpla kot', Kaj tamen faris mi tre multe por esploro, Mi fosis kun fervoro En tuta besta kort'." Ne volas mi ofendi en kompar'! Sed chu la kritikist' al Porko ne similas, Se li je chiu verk' nuf pri malbon' babilas Dum sia jughdeklar'?

ELEFANTO KAJ MOPSO



15 из 82