Lau stratoj Elefanto pasisPor montro al publik'.En nia norda land' ghi estas ja unik', —Do post la best' gapuloj plen-amasis.Subite iu Mops' aperis en la strat', —Kaj al giganta best' sin jhetis kun audaco.Jen bojas, saitas ghi sen lacoKaj pretas jam al batalad'."Amiko, estu vi prudenta,"Shaf-hund' avertas nun: "Ghi estas evidenta, —La best' superas vin. Vi raukas pro koler',Sed ghi en ver',La bojon en la strat' tutplene ne atentas.""He, he! Pri tio mi kontentas."Respondas Mopso kun fier':"Ja sen batigh' efektaFamighos mi je batemul' perfekta.Do diru hundoj kun respekto:Plejfortas Mopso, sen demand', —Ghi bojas kontrau Elefant'!"
KVARTETO
Petola best' Simio,Saghul' Azen',La Kapro kun solen-mien'Kaj Urso sen gracio —Decidis pri kvarteta lud'.Jen estas notoj, instrument' muzikaKaj en herbejo — lok' unika —Plenravos ili mondon, sen diskut',Ekfrotis archa ar', sed veas la rezult'."He, haltu vi!" Simio krias: — Ne rapidu!Por belo de muzik' lau ordo vi eksidu.Amiko baso Urs', vi sidu kontrau ald',Kun violon' kontrauos mi en paro,Jen tiam en muzik' aperos la ekzalt':Dancigos ni betulojn en arbaro."Eksidis ili lau propon',Sed en la muzik' — la sama ton'."Atentu! Estas jen rezon' ",Azeno krias: "Por muzik' efektaNi sidu en linio rekta".Eksidis ili lau azen-supoz',Sed en Kvartet' rezultas nur hhaos'.