Do pligrandighis nun la forto de diskutoj Kun la disputoj Pri ordo kaj pri lok'. Hazarde Najtingal' alflugis sen alvok', Kaj oni petas ghin pri helpo en la kazo. "Sufichas unu hor' por estu certa bazo Al la Kvartet'. Ni petas pri konsil', Jen notojn havas ni, jen estas muzikil', Nur diru pri sidloka stil'". "Por esti muzikist' ", ghi diris kun emfazo: "Necesas lerni pri la bel' Kaj senton havi en orel'. Do sendepende de sidloko Muziko via estas moko".

KOKO KAJ PERLO

La Koko dum bekad' senchesa En sterko trovis perlon lau okaz' Kaj diras grave kun emfaz': "Jen ajho malnecesa! Stultuloj taksas ghin per tute granda prez', Sed estas multe pli prefera por enspez' Hordea simpla grajn': ne multe ghi imponas, Sed saton donas. Por sensciul' similas paralel': Gravajho sen kompren' nur shajnas bagatel'.

CIGNO, EZOKO KAJ KANKRO

Se inter homoj mankas la konsent; Afer' ilia estas nur turment' Kaj en rezulto restas sola moko. Jen Cigno, Kankro kaj Ezoko Decidis pri la shargh-transport' Kaj jungis sin al charo en konkord'. Tre strecha estis pen', sed char'- sur sama loko. La shargh' por ili estus bagatel', Sed Cigno strebas al chiel' Por Kankro — dorsa ir', al akvo — tir' Ezoka. Pri kulpo kaj pravec' ne estas nun deklar', Sed sur la sama lok' ghis nun senmovas char'.

KORNIKO



17 из 82