Kaj en konkludo vi malpravas:Domegojn Romo ja ne havasKaj tie nur domachoj ordinaras,En kiuj homoj du apenau starasAu sidas en mizer'.""Ghi estu tiel, tamen mi konfesas,Ke la kukum' mirindas sur la ter'Se homoj du okupi ghin sukcesas.Sed kiel lerta estas nia pont'!Apenau mensogul' surpashas ghin sen hont'Trafalas li senpere.Kaj kvankam la kukum' mirigas nin…"«Atentu!» Mensogul' avertis lin:"Anstatau tiu pont', transvadu ni prefere."
KATO KAJ EZOKO
Ghi estos malfelich', se bakos la botistoKaj botojn faros la bakisto.Atendas ilin ambau malsukces'.Mi diras rekte, lau konfes':En la meti' malklera amatoroObstinas ofte sen rezon', —Rezulte por afer' okazas nur la ploro,Kaj pro obstino sen bezon'Famighas malklerul' al moko plene,Char spertajn homojn por ekkon'Li ne konsultas laukonvene.Jen venis la ideo al Ezok'Praktiki Kat-metion dum la nokt'.Chu logis lin diablo per envioAu tedis jam fishmangha tradicio,Ekpetis li al Kat' kun tre insista lert'Lin preni kune al chasadoPor kapti musojn al desert'."Chu konas vi aferon, kamarado!"Demandis lin la Kato kun avert':"Al mus-kaptad' vi tute ne kutimas,Ne vane oni bel-esprimas,Ke la afero majstron timas.""Ne diru, amikul'! Chu estas ghi afero?Kaptadis mi ech perchojn en rivero!""Do iru ni, kaj helpu nin la sorto!"Post plena plezurigh' satmanghis Kat'Kaj iras li al sia kamarad'.