Sed al Ezoko voston manghis rat', Kun malfermita bush' li kushas preskau morta. Vidante, ke Ezok' ne taugas al kaptad', La Kato-amikul' fortrenis lin al lag'. Kaj nun, Ezok', anstatau ghuo Por vi instruo! Estonte vi prudentu Kaj musojn ne atentu.

AKVOFALO KAJ RIVERETO

Bruanta Akvofal' defalis kun sever' Kaj al kuraca font' ghi diris en fier' (Sub monto en angul' nerimarkeble tute Murmuris en modest' malgranda tiu font'): "Je akvo estas vi malricha absolute, Vizitas tamen vin la tuta mond'! Impresas mia fort' per la potenc-minaco, Per kio logas vi?" — "Tre simple, per kuraco," Audighis en modest' respond'.

MUZIKISTOJ

Invitis grandsinjor' najbaron por tagmangho. Favoris li al kantoj kaj muzik' Kaj volis al najbar-amik' Kantistojn montri per la hhor-arangho. Ekkantis vigla hhor' hhaose kaj sen ord', Kun falsa ton', kun krio senmezura. En kapo de la gast' estighis bruo nura Vertighon havis li pro tiu kant-rekord'. "Indulgu min!" li diris kun ekmiro: "Kriachas kantistar'. La tuta hhor' Absurdas kun fervor'!" "Ghi estas vero, mankas la inspiro, Kaj ili falsas nun en certa grad', Sed tamen fremdas ili al drinkad' Kaj bonkondutas chiu viro." Al tio diras mi: vi drinku en prefer', Sed taugu por afer'.

GRANDSINJORO

En la antikvo iu Grandsinjoro Transmigris en subita horo


23 из 82