Ja kie mankas fort', necesas intelekto. Elpensis chion mi lau sagha bon-arangh': Vi helpu min alrampi nur al branch', Atingos mi la fruktojn lerte, Kashtanojn manghos ni ghissate, certe." Jen ili al gharden' ekkuris kun rapid', Kaj Senja al amik', al Fedja helpis multe, Por grimpu kamarad' al arbo bon-rezulte, Ne vana estis help' kun granda pen' kaj shvit'. Al supro venis jam la knabo en sukceso. Kashtanoj en abund'. Mirindas la impreso! Verdire estis ghi richajho, kaj senfin'! Chu eblas nun kalkuli ghin! La knabo havas multon por profito, Ech por donac' amika lau merito, — Kaj Senja sur la ter' rigardas kun manghem', Sed estas de rigard' mizera nur efiko, Char Fedja manghas fruktojn mem Kaj jhetas de la arb' nur shelojn al amiko. Lertulojn vidis mi en viv' Por kiuj bon-amikoj kun naiv' Al supro rampi helpis kun fervoro, Sed poste shelo ech ne falis de sinjoro.

TRIOBLA EDZO

Okazis, iu Edz', frivola lau naturo, Ankorau havis du edzinojn en sekret'. Skandala tiu fam' atingis en konkret' Al Regho mem. La Regh' kun malplezuro Eksciis pri afer' Kaj tuj ordonis li prijughi kun sever' Kaj frapi al fripon' per tia akra puno, Ke terurighu la popol' Pri abomeno de frivol' Kaj pri la krimo-maksimumo. "Kaj se ekscios mi, ke pun' malgrandas nur, Ekpendos jughistar' sur unu granda shnur'." Malbonas la promeso: Jughistoj tremas en malvarma shvit', Diskutas ili sen sukceso


26 из 82