Do la ruzulo kun fervor' Ekdiplomatas: "Amikoj miaj, kial estas bru'? Mi estas via frat', nur frat', - nenio plu. Por paco venis mi, pri tio mi konstatas. Forgesu pri pasint', ni vivu en fortun'. La shafojn en kampar' ne tushos mi de nun, Kaj zorgos kiel frat' pri shafa oportun', — Kaj jhuras mi per lupa vort' impone, Ke mi…" — "Auskultu vi, najbar'," Chasist' rebatis al deklar': "Vi estas ruza best', sed mi kun griza har', Naturon lupan konas mi tre bone. Preferas mi kun Lupo, la sinjor', Pritrakti pacon lau kutima mor': Post kiam lia felo estos for'." Kaj hundojn kontrau Lup' ellasis li rezone.

VULPO KAJ VINBEROJ

Malsata Vulpo venis al gharden'; En ghi vinberoj rughis sur la vito. Ekkaptis Vulpon granda apetito. Vinberoj en abund' similis al ruben'. Nur unu manko — alte ili pendas. Atingi ilin estas vana tent', — Okulo ja pretendas, Sed malproksimas dent'. Post unu hor' kun malplezuro Foriris Vulp' dirinte en koler': "Ghi shajnas bela en super', Sed verdas, — mankas la maturo: Acidas certe la vinber'."

DU KNABOJ

"Auskultu, bon-amik'! Ne estu ni azenoj, Dum leciona pauz' proponon havas mi: Por la kashtan-rikolt' mi iru al ghardeno." "Ne, Fedja, tiu mangh' ne estas nun al ni, Tro alta estas arbo. Ne povas ni alrampi ghis la frukt' Kaj tute fremdas nin alloga mangh-produkt'!" "Ne timu, kamarad'! Plej helpos nin konjekto!


25 из 82