Mankas kantoj de somer';Chu konvenas dum sufer'Gaja kanto kiel garno?Kun sopiro kaj chagren'Al Formik' ghi rampas jen."Ne forlasu min, amiko,Donu helpon kun efiko, —Ghis printemp' kaj suna bril'Ne rifuzu pri azil'.""Amikin', ghi strangas vere,Chu laboris vi somere?"Shin demandas la Formik'."Chu mi eblon tiun havis?En la herba milda mol'Gaja kanto kun petol',Kun amuz' nin plene ravis!""Ha, vi estis…" — ,Dum someroMi kantadis kun pasi'.""Do vi kantis? — Bon-afero:Nun ekdancu kun graci'!»
PASANTOJ KAJ HUNDOJ
Amikoj du promenis en vesper'Kaj traktis ili grave pri afer'.Subite jen el subpordega lokoAl ili Hund' ekbojis kun minac',Kaj poste du au tri ripetis en audac',Kaj baldau preskau cent' alkuris je provoko.Intencis jam Pasant' defendi sin per shton',Sed la alia tuj rimarkis kun rezon':"La bojo de Hundar' pro tio ja ne chesos,Pro via shtona frap' la Hundoj nur ekscesos.Ni iru simple for kaj ili ne agresos."Kaj fakte post nelonga voj',Plimalfortighis hunda boj'Kaj eksilentis ghi per unu foj'.La enviuloj povas tre simili,Jen ili bojas kun impet',Sed pasu vi trankvile, en kviet':Post bojo eksilentos ili.
RANO KAJ BOVO
Al korpulenta Bov' la Ran' komparis sinKaj pri dikec' konkuri ekdeziris:Envio regis ghin.