Shveligis sin la Ran', pufighis kaj blovspiris."Kvakulo, diru nun, chu estas jam egal'?"Al Ran' sin turnis ghi — "Neniom en real'!»"Jen vidu, kiel mi blovighos por konkur'!Vi diru nur,Chu jam dikighis mi?" — "Ne larghas la figur'.""Kaj kiel estas nun?" — "Aspekt' en sama stato."Pufighis Rano plu per la fervora blov',Sed ne atingis ghi dikecon de la Bov',Kaj estis pro shveligh' nur kreva rezultato.Al nia viv' similas la satir':Mizera burgh' pretendas kun aspir',Imiti plene al bonhava vir',Kaj eta oficist' — al nobla kavalir'.
KUIRISTO KAJ KATO
Jen digna Kuirist', la majstro de la art',Drinkejon venis lau hazard'/Li en pieco gardis akuraton,Funebris li en tiu tag' bofraton/,Kaj por la kontraumusa gard'Restigis li la Katon.Sed kion vidas li post ia reven'?De kuk' restajhon; kaj la Kato memSidante che barelo kun achetoFormanghas en murmur' kokidon en kvieto."Vi, manghegulo, kaj krimul'!"La Kuirist' riprochas kun malshato:"Chu vin ne frapas honto kvazau brul'?/Kaj dume machas la kokidon Kato/.Honesta Kato estis vi ghis nun,Ekzemplo estis vi ghis nun,Kaj jen… Ho, kia estas maifortun'!Pri vi najbaroj diros kun atesto:Fripono estas Kat', shtelisto kaj pirat'!De la rostajhoj kaj de supoNi pelu lin el korto sen kompat',Ja kvazau estus li malnobla lupo.Li estas pest', ulcero estas Kat'! "/Auskultas tion Kato dum manghad'/.La Kuiristo estis oratoro,