En arbustaro densa, dum vespero,Embuskis kun minac' Rabist',Kaj kiel urso en severoAtendis li viktimon kun persist'.Kampulo venis jam kun sia granda charo."Jen estas por foir', vershajne, varo, —La shtofo luksa, drapo por admir'.Atakos mi, — kaj fruktos bon-akir'.Ne vane mi atendis en arbaro."Rabisto en subit' ekkriis laute:,Halt'!"Kaj al Kampul' sin jhetis kun bastono;Sed ne sukcesis li en sia salt'.Responde la Kampul' rebatis al fripono;Ghi estis por Rabist' tre forta leciono;Kampulo kun ekzalt'Batale sin defendis.Reziston de Kampul' Rabisto ne atendis.Okazis interbat' kruela kun dolor'.Dek dentojn la Rabist' suferis en batalo,Rompita tute brak'; okulo estis for.Sed venkis la krimul' en la atak' fatala,Mortigis li Kampulon sen kompat'.Sed kion gajnis li en tiu interbat'?Vezikojn en abund', - jen estis rezultat'.Tre oftas en la viv' — pro simpla bagateloOkazas krimoj nur, — sovaghaj kaj sen celo.
STURNO
Por chiu hom' ekzistas la talent'.Sed ofte volas homo kun pretend'Aferon iun fari nur,Al kiu mankas ech kapablo.Ne spitu vi al legho de natur':Laboros vi sukcese, kun agrablo,Nur agu sen pretend', lau via propra fort'.Jen iu Sturn' imitis en akord'Al kanto de kardel' tre bone, kun fidelo,Ja kvazau mem li estus la kardelo.Per sia gaja voch' li kantis en arbar'Kaj chiu laudis lin pro tiu kanta far'.