Sed ne limigis sin la Sturno en talento, —La fam' pri najtingal' atingis jam al li,Turmentas Sturnon nun envia sento.Li pensas:,Kantos miEn bela melodi',Lau najtingala sono."Kaj fakte pro envi'Li kantas en arbar' lau nova kant-fasono.Jen pepas li, jen estas rauka kri',Jen blekas kiel hund' maisata,Jen en subit'Miauas kvazau kato.Disflugis birdoj for pro tiu kant-ekscit'.Amiko mia Sturn', plibonas lau merit'Kardela simpla kant' en tono delikata,Ol kant' de najtingal' en bleka fush-imit'.
PORKO SUB KVERKO
La Porko sub la Kverk-kolos'Per glanoj en abund' regalon bonan havis,Kaj poste sub la kverk' ekdormis por ripoz'.Post dormo kaj vekigh' la Porko tute bravisKaj grundon che radik' per la muzelo kavis."Por arb' ghi estas malutil'",La korvo diras lau konsil':"Se nudos la radik', sekigho sekvos plena"."Sekighu ghi", ekgruntas Pork' sur ter';"Por mi la kverka sort' ne estas ja chagrena.Chu vivos kverk' au ne, ne gravas la afer',Al mia bona stat' ne povas ghi utili.Ekzistu glanoj nur, grasighas mi per ili".Al Pork' respondas Kverk': "Sendanka estas vi!Se povos vi muzelon supren teni,Kapablus vi kompreni,Ke kreskas chiu glan' sur mi".Per sia blind' similas sensciulo:Por li scienco estas nulo,Ignoras li pri studo kaj esplor'Sed manghas fruktojn de scienc-labor'!