
František Omelka. Aventuroj de Antonio
Tiun ĉi verketon mi dediĉas al DOLFA BARTOŜ, mia instruisto de Esperanto.
FORVETURO.
La tuta familio akompanis Antonion al la stacidomo. Ĉiuj silentis. La patrino sensukcese klopodis kaŭi abundajn larmojn. Eĉ liaj du pli aĝaj fratinoj, kiuj ĉiam nur ridis kaj kantis, iris apude serioze, kvazaŭ ili akompanus lin en la militon, kie ĉe ĉiu paŝo atendas la morto.
Nur Antonio iris fiere, plenigita de ĝojo kaj feliĉo. Kaj kial li ne estus feliĉa, se hodiaŭ komencas plenumiĝi lia malnova revo! Li veturos en la mondon! Ne en Brno-n aŭ Prago-n, sed en veran fremdlandon, en Afrikon! Kiom bele estas, ke la sorto efektivigas lian plej ardan revon!
Lia tuta ĝisnuna vivo traflugis liajn pensojn dum tiuj mallongaj momentoj antaŭ la forveturo de la vagonaro. Kiam li eksopiris vojaĝi? Ho, li bone memoras tiun belan vesperon, kiam li prenis en la manon la vojaĝpriskribon el Meza Azio! Li jam ne plu scias, kiel ĝi estis surskribita. Sed ĝis nun li sentas tiun emocion, kiu ekkaptis lin, kiam li legis pri danĝera ekspedicio en la Himalajon, la plej altan montaron de la mondo. Eĉ nun li vidas antaŭ la okuloj la tirbestojn, terenfalantajn pro laciĝo, kaj homojn pereantajn pro frosto kaj nekutima klimato. Ankoraŭ nun li admiras la energian komandanton de la ekspedicio, kiu iris antaŭen malgraŭ malhelpoj, decidinte riski la vivon por atingi sian celon. Kiom bela, danĝera kaj heroa estis tio! Kaj Antonio rememoras, kiel li tiam ĉesis legi kaj duonlaŭte li ekflustris: "Tia komandanto mi volus esti!"
La patro ekaŭdis tion.
"Kio vi volus esti?"
"Tia komandanto de ekspedicio, vojaĝanto, pri kia mi ĵus legis."
"Pri tio vi, fileto, ne pensu! Vi havas antaŭ vi aliajn aferojn," mallonge diris la patro kaj li daŭrigis sian laboron.
