Jes, li havis antaŭ si aliajn aferojn. Li vizitis la unuan klason de la burĝa lernejo. Li devis studi historion, geografion, matematikon, naturhistorion ktp. Multe da lernado. Sed liaj pensoj revenadis al la bela libro. Li baldaŭ prunteprenis alian vojaĝpriskribon, ne malpli belan. Kaj poste li legis la librojn de la plej famaj vojaĝantoj, Hedin, Vraz kaj aliaj — kaj la sopiro al la fremdaj landoj kreskis kiel lavango. Li povis legi tutan posttagmezon kaj vesperon-ofte li enlitiĝis nur meznokte. Kiomfoje la patrino devis lin forpeli en la liton-super la libro li maldormus eĉ tutan nokton.

Kaj malrapide el lia sopiro fariĝis firma decido: li fariĝos vojaĝanto! Kaj ĉar kiel vojaĝanto li devos koni multajn fremdajn lingvojn, li komencis studi germanan lingvon tiel fervore, ke li baldaŭ atingis la unuan rangon en la klaso. Krom tio li studis francan lingvon. Lia instruisto estis juna homo, kiu tre ofte entuziasme parolis pri nova internacia lingvo, esperanto. Antonio aĉetis ankaŭ esperantan lernolibron-kaj kiam li forlasis la burĝan lernejon, li jam tiom konis ĉi tiujn lingvojn, ke li ilin jam sufiĉe bone parolis.

Sed, se li opiniis, ke estos tiel facile fariĝi vojaĝanto, li eraris. Kiam li komunikis al la patro siajn planojn, ĉi tiu ekridis.

"Kion vi pensas, knabeto-vojaĝanto! Ĉu vi pensas, ke estas facile fariĝi vojaĝanto? Kiu volas veturadi en fremdajn landojn, bezonas monon, multe da mono! Vi ne povas eĉ imagi, kiom da mono kostas tia ekspedicio! Kaj vi bone scias, ke ni ne havas superfluan monon. Forigu tiajn pensojn! Vi lernos, vi fariĝos bona komercisto kaj tio estos por vi pli utila ol ia vagado tra la mondo!"

Oni facile diras: "Forgesu tion!" — sed kiamaniere li tion povus fari? Li ja okupis sin pri tio tutajn jarojn, li tion pripensis ĉiam kaj ĉiam!



2 из 35