Post longa pripensado la patro donis sian permeson, kaj hodiaŭ — hodiaŭ Antonio jam veturas en Trieston, kie lin la onklo jam atendas.

Iomete fiere li rigardas la tutan mondon. Ho, kiom liaj kamaradoj miregos, kiam li rakontos al ili pri nekredeblaj aventuroj, kiujn li travivos en sovaĝa Afriko! Kiom miros sinjoro instruisto, kiam li reveninte alportos al li por kabineto multajn ekzotikajn strangaĵojn!

Sed — jam ili atingis la stacidomon. En la malproksimo aperis la fumo — lia vagonaro alveturis. Kaj en tiu momento, kiam lin ĉirkaŭis kaj lastfoje adiaŭis liaj gepatroj kaj fratinoj, premis la koron de Antonio granda bedaŭro kaj li ekploris kiel infano. Sed la vagonaro jam staris en la stacidomo.

Rapide ili metis liajn pakaĵojn en la vagonaron. La patro ankoraŭ per mallaŭta voĉo rememorigis lin, ke li bone gardu sian monon. En tiu momento ekspedoficisto donis signon — kaj la vagonaro ekflugis tra la fekunda ebenaĵo de la slovaka regiono…

Tiun saman tagon vespere, kiam Antonio estis jam malproksime en Aŭstrio, alkuris en la domon de sinjoro Ratajsky leterportisto kvazaŭ sen animo kaj tute konsternite li ekkriis:

"Kio estas kun Antonio? Ĉu li jam forveturis?"

"Jes — hodiaŭ," sinjorino Ratajsky volis ankoraŭ ion diri, sed ŝia voĉo rompiĝis en la gorĝo. Ŝi antaŭsentis ion malbonan.

"Ĵus alvenis por vi telegramo… de la onklo."

La manoj de la patro tremegis, kiam li malfermis tiun malgrandan papereton. Kaj kiam li komencis legi, la vortoj ne volis elgorĝiĝi:

"Neantaŭvideblaj cirkonstancoj devigis min forveturi jam hodiaŭ tagmeze. Antonion ne forsendu. Jozefo Ratajsky."



4 из 35