
Li komencis la patron peti, persvadi, li klarigis, ke por tio tamen ne estas necese tiom da mono — sed sensukcese. La patro ne volis aŭdi pri liaj planoj. Antonio devas iri en la lernadon.
Tial li decidis agi energie. Se li devos fariĝi lernanto, bone. Sed tamen li estos en fremdlando. Lia onklo estis komercisto en Genovo. Li ja skribis al ili malofte, sed kun la letero li sendis ĉiam grandan keston da sudaj fruktoj. Eble li…
Antonio elserĉis la adreson de la onklo kaj, ne dirante unu vorton al familianoj, li skribis al li. Li petegis la onklon, por ke li akceptu lin en la lernadon kaj en sia letero li promesis, ke li ĉiam obeos.
Kaj la onklo tuj respondis. Nun li ja ne bezonas lernanton, sed post unu jaro li akceptos Antonion.
La patro ŝajne iomete koleris, ke Antonio al li nenion diris pri sia letero, sed efektive li ĝojis, ke "tiu bubo estas tiom energia," kaj ke li scipovas helpi al si mem. Tiun tagon, kiam li ricevis de la patro permeson iri en la lernadon al la onklo, Antonio saltis pro ĝojo ĝis la plafono.
Li tuj aĉetis lernolibron de la itala lingvo kaj komencis lerni ĝin. Komence tio estis malfacila, sed Antonio ne cedis. Kion ĉion homo kapablas, se li havas antaŭ la okuloj grandan celon! Post duonjaro de diligenta studado li komencis legi librojn en itala lingvo.
Sed subite venis de la onklo sciigo, kiu efikis kiel fulmo. Nuntempe li ne povas akcepti Antonion, ĉar li ĵus entreprenas grandan komercvojaĝon en Afrikon. Unue li veturos en Trieston kaj poste rekte en Afrikon. La ekspedicio vojaĝos ankaŭ tra Saharo, tial tuta komercvojaĝo daŭros proksimume duonjaron. Tuj post reveno de la onklo povos Antonio veturi al Genovo…
Nun Antonio ridetante rememoras, kiom li devis klopodi, antaŭ ol li sukcesis persvadi siajn onklon kaj patron, sed precipe la patron, por ke li povu partopreni la ekspedicion de la onklo en Afrikon.
