Jenő Rejtő. Bill Teksaso, la temerarulo

tradukis: László Balázs

1

— Bulkin, kiom da mono vi donos por la revolvero?

— Forportu ĝin. Frenezulo bezonas tion… Ĝi estas armilo kun perlamota kolbo. Nek mia prapatro aŭdis pri tiaĵo.

La pistolo vere estis stranga varo. Almenaŭ ĉi tie, Okcidente, en Pomac, sur la bordo de la rivero Cornet, kie oni kunportas la pistolon ne kiel ornamaĵeton. Ĝi estis inkrustita per perlamoto, blue-nigra, malgranda, ripetpafa pistolo, kun ornam-ĉizelaĵo ĉirkaŭ ties tubo.

Fred Bulkin vere ŝatis eksplutati la malfortan flankon de siaj gaastoj, se tiuj por gluto da drinkaĵo, manke de mono, malaltpreze prodigaĉis ies sian havaĵon, sed li ne bezonos tian urban objekton, utilan por nenio.

— Vi estas senkora hundo, Bulkin!

— Nur ne karakterizu min, Austin: multe pli da sango gluiĝas al via mano, ol malpuraĵo.

Eble Bulkin, la gestejestro estis kuraĝa homo, se li parolis tiel kun Austin Long, ĉar tiu estis proksimume du metrojn alta, larĝŝultra fortikulo, kun tia vizaĝo, kian oni vidas nur en la sonĝo, kiam oni vespermanĝis tro multe. La kruda, striktakapa, brutala sovaĝeco sidis sur liaj ĉiuj trajtoj.

Bruklin ne estis malkuraĝulo, tamen li estintus pli milda kun tiu homo, se li ne estus fidinta sian specialan situacion, kiun li ĝuis kiel la drinkejmastro de urbeto Pomac, rilate la plej timitajn rabistojn de la montara regiono.

— Domaĝe pro la klopodo, Austin. Mi ne donos al vi krediton, kaj mi ne bezonos tiun fatrason. Punkto!

— Hundo! Vi scias, ke mi perdis mina ĉiun monon ĉi tie pro via malbenita ruleto, tamen vi devus doni gluton da drinkaĵo por ducent dolaroj, vi, avo de diablo…

— Mi ne donos. Ĉu eble vi estus bedaŭrinta min, se vi estus gajninta?

Kvar gastoj sidis en la ejo, kiuj paroladis indiferente, kaj ankaŭ la drinkejmastro rigardis la grandegulon unuanime. Tiu flegmo tute elĉerpis la paciencon de Austin.



1 из 127