— Kiel?! — li hurlis. — Ĉu vi amuzas vin pri mi? Ĉu vi pensas, ĉar vi estas civitanoj en Pomac, tial vi jam povas permesi al vi ĉion?!!

– Ĉu vi volas interbatadi? — demandis Bulkin.

— Tio ne estas vi afero!.. — Kaj li turnis sin al la gastoj. — Mi povus displatigi vin per unu mano, kaj mi faros tion, se vi ne pagos kelkajn glutojn da drinkaĵo por la amikeco de Austin Long, vi, grasiĝinta, malkuraĝaj hundoj.

Li preskaŭ freneziĝis pro la sopiro al la alkoholaĵo. Liaj okuloj kongeste ruliĝis, kaj li spiregis kun duone malfermita buŝo.

Iu gasto ekstaris kaj rigardis al la pordo. Kelkaj homoj palpebrumis al siaj krugoj, kvazaŭ ili volus kaŝiĝi sub la tablo.

— Nur bonvolu! — diris Bulkin. — Vi povas interbatadi, sed mi estas scivola, kiel opinios la Lordo, se vi rompos lian promeson, kiun li donis al la loĝantoj de Polmac…

Kiu?…

Momenton li rigardis stulte.

— Sufiĉas el tio — kriis iu gasto — , ni diros al la Lordo, ke vi fajfas pir lia promeso.

Austin tiris sian kolon inter siajn ŝultrojn kaj diris embarasite:

— Nu… ĉu nek ŝerci mi povas… kun vi?… Kiun mi batis jam en Polmac?

La grandegulo mirinde malsovaĝiĝis pro la nura mencio de la nomo de la Lordo.

— Vi scias, Fred… — li balbutaĉis.

— Mi scias tion, ke vi estas fia, kverelema rabisto! — interrompis Bulkin lian vorton, kun la reveninta aplombo de la trankviliĝintaj homoj. — Ni ne toleros plu viajn insultojn. Ĉiu scias en Usono, ke la Lodo konsideras Pomac-on speciala loko…

— Nu… do… — grumblis la malsovaĝiĝinta grandegulo — sekan fojon mi estos multe pli singardema… Nu…

— Mi proponas tion — aldonis fiere la magra ĉevalbredisto, kiun Austin povintus facile ekbati per sia manplato. — Ni ne ŝatas tiaĵon.



2 из 127