— Mi volis nur gluton da drinkaĵo por tiu pistolo… Ni ĵetu kubojn, kaj se mi malgajnos, vi ricevos la pistolon. Se mi gajnos, vi donos al mi kvar glasojn da viskioj…

La drinkejmastro kraĉis.

— Mi ne okupiĝas pri tiaj negocoj.

— Mi vetos kun li!

Nova gasto estis la interrompinto. Li envenis silente kaj aŭdis la lastajn vortojn de la grandegulo.

— Mi vetos kun li! Se mo gajnos, la pistolo estos la mia, se mi perdos, vi povas mendi tri-kvar glasojn da brando je mia konto. Come on!

La nova gasto ne havis pli ol dudek du jarojn. Lia stranga, lentuga, infaneca vizaĝo memorigis pri saĝa vulpteriero. Li vetis sin kiel kaŭbojo, iom dande. Li ligis ruĝan, sillkan tukon surper sian kvadratitan, buntan ĉemizon, kaj arĝentaj butonoj ornamis liajn lidajn pojnoŝirmilojn, li tenis en sia mano larĝrandan sombreron. Laj kolbo de pistolo Colt elŝoviĝis el lia revolverujo.

Li aspektis apud la grandega homo, kiel ia infano.

— Ĉu vi… do… volas ludi? … ĵetkubojn?…

— Se vi persistos pri via tre estimatan proponon, rilate ankaŭ min, tiam jes.

Austin okulmezuris malestime la ridetantan junulaĉon.

— Kiu vi estas?

— Bill Teksaso.

— Kia Bill?…

— Bill Teksaso. Miaj estimantoj nomas min tiel. Mi havas multe da estimantoj en Teksaso, ĉar mi estas kara kaj bonvolema knabo. Je mia vorto.

“Li estas frenezulo”, pensis multaj homoj el la ĉeestantoj.

Li rigardis al la bruta Austin-on kun siaj serena vulpteriera rikanon kaj grandaj, nigraj okuloj, kvazaŭ li atendus rekonon. Sed tiu nur grumblis ion malbonhumore.

— Kiel vi nomiĝas? — demandis la knabo.

Sur la vizaĝo de Austin aperis groteska rikano. Li sciis bone, ke tiu dando paliĝos aŭdinte lian nomon.

— Mi estas Austin Long.

Sed la junulo ne paliĝis aŭdinte la nomon de la bandito.

— Ĉu vere — li demandis serene, kun ĝentila rekono. — Ĉu la fama rabisto? Ĉu persone?… Mi ĝojas, ke mi povis konatiĝi kun vi. Kiel vi fartas?



3 из 127