63. Teruriĝo pro la Kostumo de Demono

Iam vivis pluraj aktoroj. Ili kune vojaĝis al alia loko por sin savi de la serioza malsatego. Kiamili preteriris montaron, en kiu onidire loĝas demonoj ferocaj kaj sangavidaj, ili devis halti por tranokti. La aktoroj bruligis fajron, kaj kuŝiĝis ĉe ĝi por forpeli froston. Tiam iu el ili sentis malvarmon, li do sin vestis per teatra kostumo, per kiu oni rolas hommanĝan demonon, kaj sidiĝis ĉe la fajro por sin varmigi. Iu alia vekiĝis, kaj tuj teruriĝis kiam li vidis iun en demona kostumo. Anstataŭ atente pririgardi la vidaĵon, li forkuris senprokraste pro timego. Tio vekis la aliajn, kaj ili ĉiuj forkuregis, lin sekvante. La aktoro en la teatra kostumo ankaŭ teruriĝis de tio, kaj ekkuris post siaj kamaradoj. Vidante lin, la aliaj opiniis, ke la demono postkuras por kapti ilin, do ili des pli teruriĝis. Ili kuregis senĉese preter montoj, tra riveroj, kaj trans kanaloj. Ilia korpo vundiĝis, kaj ili elĉerpiĝis morte. Nur je la tagiĝo ili komprenis, ke postkuris ilin ne la hommanĝa demono, sed vivanta homo.

64. Luktado kun la Imagita Diablo

Iamestis forlasita domo. Laŭdire en ĝi estis kruela demono, do neniu aŭdacis eniri. Tiam, viro pretendis esti kuraĝa, kaj diris: "Mi volas tranokti en la domo." Dirinte, li tuj endomiĝis sin kuraĝiginte. Poste, alia viro pretendis esti multe pli kuraĝa ol la antaŭa, li ankaŭ volis iri en la domon. Apenaŭ li provis malfermi la pordon, la unua viro opiniis, ke alvenas la demono. Li do forte puŝis la pordon, por ke ĝi ne malfermiĝu. La dua viro ankaŭ opiniis, ke en la domo estas la demono. Li do volis malfermi la pordon perforte. Tiel ili luktadis pri la pordo ĝis tagiĝo. Nur kiam ili intervidiĝis unu al la alia, ili eksciis, ke neniu estas la demono, sed vivanta homo.



24 из 37