
16. Plidolĉigi Sukerkanon
Iam antaŭe, du viroj kune plantis sukerkanon. Ili interkonsentis, ke ili premiu tiun, kiu plantas bone, kaj punu tiun, kiu plantas malbone. Tiam iu el ili pensis: "La sukerkano estas tre dolĉa. Se mi elpremos la sukon, kaj per ĝi akvumos la plantaĵon, multe pli dolĉiĝos mia sukerkano ol la lia." Li do elpremis la sukon de sukerkano, kaj per ĝi akvumis la plantaĵon. Sed la plantaĵo velkiĝis, kaj li ĉion perdis pro tio.
17. KvarcentMoneroj por la Kvindek
Iam estis komercisto. Oni ŝuldis al li kvindek monerojn, kaj ne redonis la monon por longa tempo. Li do iris al la ŝuldanto por postuli la monon. Li renkontis riveron sur la vojo, kaj elspezis ducent monerojn por ĝin transpasi boate. Atinginte la cellokon, li ne sukcesis trovi la ŝuldanton, kaj povis fari nenion alian ol reveni hejmen. Li denove elspezis ducent monerojn pro la rivero dum sia reveno. Krome, li suferis ankaŭ de lacego pro la longa vojaĝo. Li perdis tro multe por malmulte da ŝuldo. Oni ĉiuj mokis lin pri tio.
18. Proksimiĝo al la Akrilo
Iam antaŭe, malriĉulo vivis en granda mizero. Li laboregis por la reĝo dum longa tempo, kaj malgrasiĝis tagon post tago de la peza laboro. Vidinte tion, la reĝo kompatis lin, kaj donacis al li mortan kamelon. La malriĉulo akceptis la donacon, kaj senprokraste eksenfeligis ĝin.
