
Ree kaj ree, tiuj viroj kaj virinoj baraktis kaj oferis kaj laboris ĝis iliaj manoj perdis la haŭton, por ke ni havu pli bonan vivon. Ili konsideris Usonon pli granda ol la sumo de niaj individuaj ambicioj, pli granda ol la diferencoj de naskiĝo aŭ riĉeco aŭ frakcio.
Tio ĉi estas la vojaĝo, kiun ni daŭrigas hodiaŭ. Ni restas la plej prospera, potenca nacio sur Tero. Niaj laborantoj estas ne malpli produktivaj, ol kiam tiu krizo komenciĝis. Niaj mensoj estas ne malpli inventemaj, niaj varoj kaj servoj ne malpli bezonataj ol lastsemajne, aŭ lastmonate, aŭ lastjare. Nia kapablo restas nereduktita, sed nia tempo de kontenta inerto, de protektado de la avantaĝoj de malmultaj, kaj prokrastado de malagrablaj elektoj ― tiu tempo certe jam pasis. Ekde hodiaŭ , ni devas ekstari, forigi nian polvon, kaj komenci la laboron refari Usonon. (longa aplaŭda paŭzo)
Ĉar ĉie, kien ni rigardas, estas laboro farinda. La stato de nia ekonomio postulas agon, rezolutan kaj rapidan. Kaj ni agos, ne nur por krei novjan oficojn, sed por krei novan fundamenton por kreskado. Ni konstruos la stratojn kaj pontojn, la elektrajn retojn kaj ciferecajn liniojn, kiuj nutras nian komercon kaj ligas nin kune. Ni restarigos sciencon al ĝia ĝusta loko, kaj utiligos mirindaĵojn de teĥnologio por levi kvaliton de sanitara servo kaj malaltigi ĝian koston. Ni profitos la sunon kaj la ventojn kaj la grundon por fueli niajn aŭtojn kaj funkciigi niajn fabrikojn. Kaj ni reformos niajn lernejojn kaj universitatojn por plenumi la postulojn de nova epoko.
Ĉion ĉi ni povas fari. Ĉion ĉi ni faros.
Nu, estas iuj, kiuj pridubas la amplekson de niaj ambicioj, kiuj sugestas ke nia sistemo ne povas elteni tro multajn grandajn planojn.
