
Nia demando hodiaŭ ne estas ĉu nia registaro tro grandas aŭ tro malgrandas, sed ĉu ĝi funkcias ― ĉu ĝi helpas familiojn trovi laboron kun deca salajro, sanrimedojn ne tro altkostajn, emeritiĝon dignan. Kie la respondo estas "jes", ni intencas movi antaŭen. Kie la respondo estas "ne", programoj finiĝos. Kaj tiuj el ni kiuj administras publikajn dolarojn devos esti respondecaj, elspezi saĝe, reformi malbonajn kutimojn, kaj fari aferojn en la lumo de tago, ĉar nur tiam ni povas restarigi la gravegan fidon inter homoj kaj ties registaro.
Nek estas la demando antaŭ ni ĉu la merkato estas forto por bono aŭ malbono. Ĝia povo krei riĉecon kaj plivastigi liberecon estas senegala. Sed ĉi tiu krizo rememorigis nin, ke sen garda okulo la merkato povas spiraliĝi preter regeblo. La lando ne povas prosperi longe kiam ĝi favoras nur la prosperulojn.
La sukceso de nia ekonomio ĉiam dependis, ne nur de la grandeco de nia tuta enlanda produkto, sed de la vasteco de nia prospero, en nia kapablo por disponigi oportunon al ĉiu volonta koro ― ne pro kompato, sed ĉar tio estas la plej certa vojo al nia komuna bono. (longa aplaŭda paŭzo)
Pri nia komuna defendo, ni malakceptas kiel malveran la elekton inter nia sekureco kaj niaj idealoj. Niaj prapatroj– (aplaŭdo) Niaj prapatroj, alfrontantaj danĝerojn, kiujn ni apenaŭ povas imagi, projektis ĉarton por certigi regon per leĝo kaj la rajtojn de la homaro ― ĉarton plivastigitan per la sango de generacioj. Tiuj idealoj ankoraŭ lumigas la mondon, kaj ni ne cedos ilin por dumtempa avantaĝo. (aplaŭda paŭzo)
