
Do al ĉiuj aliaj popoloj kaj registaroj, kiuj spektas hodiaŭ, de la plej grandaj ĉefurboj, al la eta vilaĝo, kie mia patro naskiĝis, sciu ke Usono estas amiko de ĉiu nacio, kaj ĉiu viro, virino, kaj infano, kiu serĉas estontecon de paco kaj digno. Kaj ni estas pretaj estri denove. (longa aplaŭda paŭzo)
Memoru, ke antaŭaj generacioj alfrontis faŝismon kaj komunismon ne nur per misiloj kaj tankoj, sed per la fortaj aliancoj kaj persistaj konvinkoj. Ili komprenis, ke nia potenco sola ne povas protekti nin, nek ĝi rajtigas al ni konduti kiel ni volas. Anstataŭe ili sciis, ke nia potenco kreskas per ĝia prudenta uzo; nia sekureco devenas de la justeco de nia misio, la forto de nia ekzemplo, la hardantaj ecoj de humileco kaj modereco.
Ni estas la konservantoj de ĉi tiu heredaĵo. Gvidataj de ĉi tiuj principoj denove, ni povas renkonti ĉi tiujn novajn minacojn, kiuj postulas eĉ pli grandan penon, pli grandan kunlaboron, kaj interkomprenon inter nacioj.
Ni komencos zorge lasi Irakon al ĝiaj homoj kaj forĝi malfacile gajnitan pacon en Afganujo. Kun malnovaj amikoj kaj antaŭaj malamikoj ni laboros senripoze por malpligrandigi la atombomban minacon, kaj forpuŝi la danĝeran fantomon de plivarmiĝanta planedo.
Ni nek petos pardonon pro nia vivmaniero, nek ŝanceliĝos pri ĝia defendo. Kaj por tiuj, kiuj penas antaŭenigi siajn celojn per teroro kaj buĉado de senkulpuloj, ni diras al vi, ke nia spirito pli fortas, kaj nerompeblas ― vi ne povas postdaŭri nin, kaj ni venkos vin! (longa aplaŭda paŭzo)
