Jekaterina II (la Granda) (1729–1796, regis ekde 1762), konata kiel «klera» imperiestrino; dum ŝia rego faris karieron pluraj eminentaj militistoj kaj politikistoj.

Mi esperas, ke la poemo estos interesa por legantoj en diversaj landoj, ĉar ĝi montros al ili tute nekonatan tavolon de la rusa literaturo.

Valentin Melnikov


Prologo

Beatas – kiu fikas june,kaj olde – fekas en kviet',konsumas vodkon oportune,neniun kredas malgraŭ pet'.Riĉecon, gloron al virinodonacis bene la natur',estigis fendon sub la sino,kaj nomis «piĉo» por plezur'.Ludilo estas ĝi laŭ plaĉo,pro tio estas nomo – «piĉ'».Kaj, kvazaŭ muskaptila kaĝo,por ĉiuj malfermita niĉ',ĝi antaŭ ĉiuj ni paradas,la viramasojn logas plej,kaj povra kac' en ĝi flugadas,kvazaŭ pasero en grenej'.Ho vi, edzinoj kaj vidvinoj!Fraŭlinoj kun himen' fortika!Permesu skize, sen terminojrakonti pri agado fika.Libere uzi vian piĉonsen stulta honto, por kontent'.Permesu solan nur kondiĉonprezenti por via atent':Valoras la fikado rara,ju pli malofta – des pli kara,sed gardu vin la Eternul'kontraŭ fikado sen regul'!Ja pro pasio ĉi senbridaaperos nepre plago hida,kaj ne satigos tiam vinplej ordinara kacofin'.

Parto unua

En moskva domo duetaĝabonordis ĉiam en ekzist'kaj pompis per belec' vizaĝavidvin' de certa negocist'.La forpasinta edz' unuane oldis – tamen laŭ destin'lin pro afero edzintruasenglora trafis vivofin'.Ke sube ĉiuj inoj feblas –al vi konatas tiu ver',Sed pli fikema ne troveblasankoraŭ sur la tuta ter'.La negocisto – edzo ŝia –kvieta estis, senpasia,sed laŭ ordono de l' edzin'dekfoje tage fikis ŝin.Okazis: li apenaŭ iras,La kac' ne staras – en ignor'nenion aŭdi ŝi deziras:egale fiku, eĉ kun plor'!Ĉu tian vivon en koŝmaroeltenis iu?


3 из 9