Ni ĵus eltrajniĝis ĉe Nord-Valsamo, kaj menciis la nomon de nia celo kiam la staciestro hastis al ni. “Ĉu mi supozu ke vi estas la detektivoj el Londono?” diris li.

Ĝenata esprimo superpasis la vizaĝon de Holmso.

“Kial vi tiel opinias?”

“Ĉar inspektoro Marteno de Noriko ĵus alvenis. Sed eble vi estas ĥirurgoj. Ŝi ne estas morta — aŭ ne estas laŭ la plej freŝa novaĵo. Eble vi ĝustatempe alvenis por savi ŝin — eĉ se por la pendumilo.”

Holmso aspektis malhele pro anksieco.

“Ni iras Rajdingtorpan Domegon,” diris li, “sed ni scias nenion pri tio, kio tie okazis.”

“Estas terura afero,” diris la staciestro. “Ambaŭ pafitaj — kaj s-ro Hiltono Kubito kaj lia edzino. Ŝi pafis lin kaj tiam sin mem, tiel diras la geservistoj. Li estas morta kaj oni malesperas por ŝi. Nu, unu el la plej malnovaj familioj en graflando Norfolko, kaj unu el la plej honoritaj.

Senvorte Holmso iris al kaleŝo, kaj dum la dekdu-kilometra veturo li diris nenion. Malofte mi vidis lin tiel tute senespera. Li jam estis maltrankvila dum nia vagonara veturo, kaj mi jam observis ke li tralegis la matenajn ĵurnalojn per anksia atento, sed nun ĉi tiu subita konsciiĝo pri lia plej malbona timo igis lin profunde melankolia. Li malantaŭen klinis sur sia seĝo, absorbita en malĝoja spekulado. Tamen ĉirkaŭe estis multe por interesigi nin, ĉar ni pasis tra tiel unika kamparo

Dum ni atingis la portikan ĉefpordon, mi observis, apud la tenisa gazono, la nigran ŝedon kaj la piedestalan sunhorloĝo kiuj havis por ni tiom strangajn asociojn. Eleganta malgranda viro kun vigla maniero kaj vaksitaj lipharoj ĵus malsupreniris de alta ĉaro. Li prezentis sin kiel inspektoro Marteno de la Norfolka konstablaro kaj li estis tre mirigita kiam li aŭdis la nomon de mia kunulo.



10 из 24