
“Nu, s-ro Holmso, oni faris la krimon je la tria ĉi-matenon. Kiel vi povus aŭdi pri ĝi en Londono kaj veni ĉi tie tiel baldaŭ kiel mi?
“Mi anticipas ĝin. Mi venis pro tio ke mi esperas ke mi povas malebligi ĝin.”
“Do vi havas gravan indikaĵon pri kiu mi estas senscia, ĉar oni diras ke ili estas unuigita paro.”
“Mi havas nur la indikaĵon de la dancantoj,” diris Holmso. “Mi klarigos la aferon al vi poste. Dume, ĉar ni venas tro malfrue por malebligi ĉi tiun tragedion, mi deziregas ke mi povos uzi mian scion por certigi ke oni faros justecon. Ĉu vi asociigos min en via enketo aŭ ĉu vi preferas ke mi agu sendepende?”
“Mi estus fiera se ni agu kune, s-ro Holmso,” serioze diris la inspektoro.
“Tiuokaze plaĉas al mi aŭdi pri la indikaĵoj kaj ekzameni la lokalon senprokraste.”
Inspektoro Marteno estis sufiĉe prudenta permesi al mia amiko, ke li agu laŭ sia propra maniero, kaj la inspektoro estis kontente rimarki la rezultojn. La tiea ĥirurgo, maljuna blankhara sinjoro, ĵus malsupreniris de la ĉambro de s-ino Hiltono Kubito, kaj li raportis ke ŝia vundo estas grava, sed ne necese morta. La kuglo pasis tra la fronto de ŝia cerbo kaj probable estos iom da tempo antaŭ ol ŝi rekonsciiĝos. Rilate al la demando ĉu ŝin oni pafis aŭ ĉu ŝi sin pafis, li ne kuraĝis esprimi sian opinion. Certe la pistolon oni pafis proksime al ŝi. Oni trovis nur unu pistolon en la ĉambro, pafitan dufoje. Oni pafis s-ron Hiltonon Kubiton tra la koro. Estas egale kredebla ke li pafis ŝin kaj tiam pafis sin mem, aŭ ke ŝi estas la murdinto, ĉar la pistolo estis surplanke meze inter ili.
“Ĉu oni formovis lin?” demandis Holmso.
“Ni formovis nenion, krom la sinjorino. Ni ne povis lasi ŝin vundita surplanke.”
“Kiom longe vi estas ĉi tie, doktoro?”
