
“Ekde la kvara.”
“Ĉu alia?”
“Jes, la konstablo.”
“Ĉu vi tuŝis nenion?”
“Nenion.”
“Vi agadis prudente. Kiu vokis vin?”
“La domservistino, Sanderso.”
“Ĉu estas ŝi kiu alarmis?”
“Ŝi kaj s-ino Kingo, la kuiristino.”
“Kie ili estas nun?”
“En la kuirejo, mi kredas.”
“Do mi opinias ke ni prefere aŭdu ilian rakonton tuj.”
La malnovan halon kun kverkopaneloj kaj altaj fenestroj oni faris tribunalo pri enketo. Holmso sidis sur granda malmoderna seĝo, la neŝanĝeblaj okuloj brilantaj el la marasma vizaĝo. En ili oni povis legi rezolutan intencon dediĉi lian vivon al la serĉo ĝis la kliento, kiun li malsukcesis savi, estos fine venĝita. La neta inspektoro Marteno, la maljuna grizhara kampara kuracisto, mi mem kaj flegma vilaĝa policano formis la ceteron de tiu stranga kompanio.
La du virinoj rakontis sufiĉe klare. Oni vekis ilin per la sono de eksplodo, kiun oni sekvis postmomente per alia. Ili dormas en apudaj ĉambroj, kaj s-ino Kingo hastis en la ĉambron de Sanderso. Kune ili malsupreniris. La studeja pordo malfermiĝis, kaj kandelo brulis surtable. Ilia mastro kuŝis survizaĝe meze en la ĉambro. Li estis morta. Apud la fenestro lia edzino kaŭris. Ŝi apogis la kapon sur la muro. Ŝi estis terure vundita, kaj la vizaĝa flanko ruĝiĝis per sango. Ŝi malfacile spiradis, sed ŝi ne kapablis paroli. La koridoro, aldone al la ĉambro, pleniĝis per paffumo kaj la odoro de pulvo. La fenestro certe estis fermita kaj ŝlosita de interne. Ambaŭ virinoj certis pri tio. Tiam per helpo de la grumo kaj stabloknabo, ili portis sian vunditan mastrinon al ŝia ĉambro. Kaj ŝi kaj ŝia edzo jam okupis la liton. Ŝi vestiĝis per sia robo. Li per sia ĉambra robo super sia dormvesto. Oni movis nenion en la studejo. Laŭ ilia scio la edzo kaj edzino neniam kverelis. Ili opiniis ke la paro estas tre unuigita.
Jen la ĉefpunktoj de la evidentaĵoj de la servistoj.
