Responde al inspektoro Marteno, ili certas ke ĉiujn pordojn oni ŝlosis de interne, kaj ke neniu povus eskapi la domon. Responde al Holmso, ambaŭ memoras ke ili konsciis pri la odoro de pafpulvo de la momento kiam ili hastis el siaj ĉambroj en la subtegmenta etaĝo. “Mi atentigu vin al tiu grava fakto.” diris Holmso al sia profesia kolego. “Nun ni pretas komenci kompletan serĉon de la ĉambro.”

La studejo estis malgranda ĉambro. Libroj borderis tri murojn. Skribtablo frontis ordinaran fenestron, kiu regis vidaĵon de la ĝardeno. Ni unue prizorgis la korpon de la kompatinda bienulo, kiu plilongiĝis trans la ĉambro. Lia malordita vesto montris ke oni subite vekis lin. La pafinto frontis lin, kaj la kuglo restis en lia korpo post kiam ĝi penetris lian koron. Li certe mortis tuj kaj sendolore. Ne estis pulvomakuloj sur aŭ lia ĉambra robo aŭ liaj manoj. Laŭ la kampara ĥirurgo, la sinjorino havis makulojn sur sia vizaĝo sed ne sur siaj manoj.

“La manko de la ĉi lasta signifas nenion, kvankam la ĉeesto eble signifu ĉion,” diris Holmso. “Krom se la pulvo de kartoĉo, kiu fuŝe sidas, hazarde malantaŭen ŝprucus, oni multe pafu sen signo. Mi sugestus ke la korpon de s-ro Kubito oni formovas. Ĉu mi supozu, doktoro, ke vi reakiris la kuglon, kiu vundis la sinjorinon?”

“Grava operacio necesas antaŭ ol ni povos tion fari. Sed estas ankoraŭ kvar kartoĉoj en la revolvero. Oni pafis dufoje, kaj kaŭzis du vundojn, do oni povas doni konton pri ĉiu kuglo.”

“Ŝajne, sed,” diris Holmso. “ĉu eble vi povas doni konton ankaŭ pri la kuglo, kiu tiel evidente trafis la randon de la fenestro?”

Li jam turnis sin subite kaj per longa maldika fingro montris la truon faritan en la pli malalta fenestroklapo.

“Je Georgo!” kriis la inspektoro. “Kiel ajn vi vidis tion?”

“Pro tio ke mi serĉis ĝin.”

“Mirege!” diris la kampara kuracisto. “Vi ja pravas, sinjoro. Do trian kuglon oni pafis, do tria persono devis ĉeesti. Sed kiu, tiu povus esti, kaj kiel tiu eskapus?”



13 из 24