“Tiu enigmo ni estas nun solvonta,” diris Ŝerloko Holmso. “Ĉu vi memoras, inspektoro Marteno, kiam la servistinoj diris ke forirante siajn ĉambrojn ili konscias pri la odoro de pulvo, mi atentigis vin ke tiu punkto estas gravega?”

“Jes, sinjoro; mi konfesas ke mi ne tute komprenis vin.”

“Tio sugestas ke kiam oni pafis, kaj la fenestro kaj la pordo malfermiĝis. Alie haladzoj de la pulvo ne povus bloviĝi tiom rapide tra la domo. Oni bezonas trablovon. Tamen kaj la pordo kaj la fenestro malfermiĝis nur tre mallongan tempon.”

“Kiel vi tion pruvas?”

“Pro tio ke ne multe ŝpurciĝis la kandela vakso.”

“Unuarange!” kriis la inspektoro. “Unuarange!”

“Ĉar mi estas certe ke la fenestro estis malfermata kiam okazis la tragedio, mi opiniis ke estas tria homo en la afero, kiu pafis de ekstere. Kaj pafo celumita ĉi tiun homon eble trafis la fenestroklapon. Mi esploris kaj tie tutcerte estas la kuglotruo!”

“Sed kiel oni fermis kaj ŝlosis la fenestron?”

“La unua instinkto de la virino kaŭzis ŝin fermi kaj ŝlosi la fenestron! Sed ho-la! Kio estas tio?”

Estis sur la tablo virina retikulo — neta malgranda retikulo farita el krokodila pelto kaj arĝento. Holmso malfermis kaj malplenis ĝin. Estis dudek kvinpundaj biletoj de la Banko de Anglio, kuntenataj per kaŭĉuka ringo — nenio alia.

“Oni devas konservi tion por la proceso,” diris Holmso transdonante la retikulon kaj la enhavon al la inspektoro. “Nun necesas ke mi ĵetas iom da lumo sur ĉi tiun kuglon, kiun certe oni pafis de interne laŭ la splitado de la ligno. Mi dezirus intervjui s-inon Kingon denove. Vi diris, s-ino Kingo, ke oni vekis vin per laŭta eksplodo. Ĉu vi intencas diri ke ĝi ŝajnis pli laŭte ol la dua?”

“Nu, sinjoro, ĝi vekis min do estas malfacile juĝi. Sed ŝajnis tre laŭte.”

“Ĉu vi opinias ke povus esti du pafoj preskaŭ samtempe?”



14 из 24