Holmso ekzamenis iom da tempo, kaj tiam faldante la paperon metis en sian poŝlibron.

“Tio ŝajnas interesiga kaj nekutima kazo,” diris li. “Vi donis kelkajn detalojn en via letero, s-ro Hiltono Kubito, sed mi estas tre dankema se vi denove rakontu al mia amiko d-ro Vatsono.”

“Mi estas mallerta rakontulo,” diris nia vizitanto, nervoze kunpremante la grandajn fortajn manojn. “Vi devas demandi al mi pri iu ajn neklara. Mi komencas je la tempo de mia edziĝo lastan jaron, sed unue mi volas sciigi vin, ke kvankam mi ne estas riĉulo, mia familio estas ĉe Rajdingtorpo dum kvin jarcentoj, kaj estas ne pli bone konata familio en graflando Norfolko. Lastan jaron mi venis al Londono por la Jubileo

“Ŝi estis tre honesta pri tio, estis Elsa. Ŝi donis al mi ĉiun oportunon por malfianĉiĝi se mi tiele deziris. ‘En mia vivo mi havis iom da malagrablaj asocioj,’ ŝi diris. ‘Mi deziras forgesi ĉion. Mi preferas neniam aludi la pasintecon, ĉar ĝi estas tre doloriga al mi. Se vi edzinigas min, vi edzinigas virinon kiu ne devas persone honti; sed vi devas esti kontenta per mia promeso, kaj lasu min silenti pri mia pasinteco. Se ĉi tiu kondiĉo estas malfacile, revenu al Norfolko, kaj lasu min en la soleca vivo en kiu vi trovis min.’ Estis nur la tago antaŭ la geedziĝo, kiam ŝi diris tiujn vortojn. Mi diris al ŝi ke mi kontentiĝas edzinigi ŝin sub tiu kondiĉo.

“Nu, ni geedziĝas unu jaron, kaj ni estas tre feliĉe. Sed antaŭ ĉirkaŭ monato, je fino de junio, mi vidis la unuan signon pri agitito. Iun tagon mia edzino ricevis leteron el Usono. Ŝi ĝismorte paliĝis, legis la leteron kaj ĵetis ĝin en la fajron. Poste ŝi faris neniun aludon, kaj mi ankaŭ ne aludis, ĉar mi faris promeson, sed de tiam ŝi estis maltrankvila. Ŝi aspektas timema kvazaŭ ŝi atendas ion. Pli bone se ŝi fidas al mi. Ŝi trovos ke mi estas ŝia plej bona amiko. Sed ĝis ŝi parolos, mi povos diri nenion. Memoru, ke ŝi estas verema, s-ro Holmso, kian ajn malfeliĉon ŝi spertis antaŭe ŝi ne estas respondeca. Mi estas simpla Norfolka bienulo, sed neniu en Anglio taksas sian familian honoron pli altvalore ol mi. Tion ŝi bone scias, kaj tion ŝi sciis antaŭ ol ni geedziĝis. Ŝi neniam nocas tion — pri tio mi certas.



3 из 24