Je la dekunua morgaŭ ni estis bone survoje al la malnova angla ĉefurbo. Holmso estis enterigita en la matenaj ĵurnaloj dum la tuta vojaĝo, sed post kiam ni pasis la limon de Hampŝiro li flankenĵetis ilin kaj komencis admiri la pejzaĝon. Estis ideala printempa tago, palblua ĉielo, makulita per lanecaj blankaj nuboj transdrivantaj orienten. La suno brilegis kaj tamen la vigligeta aero akrigis la energion de la homo. Ĉie en la kamparo fore en la direkto de la rulantaj montetoj ĉirkaŭ Alderŝoto

― Ĉu ili ne estas freŝaj kaj belaj? ―  mi kriis entuziasme kiel viro ĵus venanta de la nebuloj ĉe Bakerstrato.

Sed Holmso kapneis grave.

― Ĉu vi scias, Vatsono, ―  diris li, ― ke estas malbeno de tia menso kiel la mia, ke mi devas rigardi ĉion rilate al mia propra fako. Vi rigardis tiujn sporadajn domojn kaj vi imponiĝas per ilia beleco. Mi rigardas ilin, kaj mia nura penso estas pri tio ke estas sento de izolado kaj ke oni povas senpunece krimi tie.

― Je l’ ĉielo! ― mi kriis, ― kiu kunmetus la krimon kun ĉi tiuj karaj malnovaj hejmbienoj?

― Ili ĉiam plenigas min kun certa teruro. Mi kredas, Vatsono, bazite sur mia sperto, ke la plej aĉaj kaj fifamaj stratetoj en Londono ne prezentas pli terurigan registron de la peko ol la ridetanta kaj bela kamparo.

― Vi teruras min!

― Sed la kaŭzo estas tre memklara. La premo de publika opinio povas fari en la urbo tion, kion la leĝo ne povas efektivigi. Estas neniu vojeto tiel abomena ke la kriego de terurita infano aŭ la sono de bato de la ebriulo ne kaŭzas simpation kaj indignon inter la najbaroj, kaj tiam la tuta maŝinaro de justeco estas ĉiam tiom proksima ke vorto de plendo povas efektivigi aferojn, kaj estas nur unu paŝo inter krimaĵo kaj la akuzitejo. Sed rigardu ĉiujn tiujn solecajn domojn- ĉiun el ili en la propra kampo, plenigitan plejparte kun la kompatindaj, sensciaj homoj, kiuj scias nur iomete pri la leĝo. Pensu pri la agoj de infera krueleco, la kaŝita malvirto kiu daŭras jaron post jaro, en tiaj lokoj, kaj neniu pli konscia. Se ĉi tiu petegantino povas iri al Vinĉestro, mi neniam timas pri ŝi. Estas la ok kilometroj da kamparo kiu endanĝeras. Tamen, estas klara ke ŝi ne estas persone endanĝerigita.”



10 из 26