― Jes, kaj mi ne dubas ke ŝi ĵus nun sonoris.

― Eble estu pli interesa ol vi opinias. Vi memoru ke la afero pri la blua karbunklo, kiu unue ŝajnis nura kaprico, iĝis grava enketo. Estu ankaŭ simile pri ĉi tiu kazo.

― Nu, ni esperu. Sed tre baldaŭ oni solvos niajn dubojn, ĉar jen, krom se mi eraras, estas la koncerna persono.

Dum li parolis, la pordo malfermiĝis kaj juna sinjorino eniris. Ŝi estis malpompe sed nete vestita, kun hela, sprita vizaĝo efelidigita kiel ovo de pluvio, kaj kun vigla maniero de virino, kiu devas gajni sian propran vivrimedon.

― Vi pardonos ke mi ĝenas al vi, mi certas, ― ŝi diris, dum mia kunulo ekstariĝis por saluti ŝin, “sed mi travivis tre strangaĵon, kaj pro tio ke mi ne havas gepatrojn aŭ aliajn parencojn tiajn de kiuj mi povas peti konsilon, mi opiniis ke eble vi komplezeme diru al mi tion, kion mi devus fari.

― Bonvolu eksidiĝi, f-ino Huntero. Mi feliĉe servos al vi iel ajn.

Mi povis konstati ke la maniero kaj la parolo de lia nova kliento favore imponis Holmson. Li esplore rigardis ŝin, kaj tiam kvietigis sin mem, kun la lipoj velkitaj kaj la fingropintoj kunpremitaj, por aŭskulti ŝian historion.

― Dum kvin jaroj mi estas guvernistino, ― ŝi diris, ― en la familio de Kolonelo Spenco Munro, sed antaŭ du monatoj la kolonelo ricevis komision en Halifakso, Nov-Skotio, kaj transloĝigis siajn infanojn en Ameriko, tiel ke mi trovas min sen ofico. Mi reklamis, kaj mi respondis al reklamoj, sed sensukcese. Finfine la iometa mono, kiun mi jam savis, ekelĉerpiĝas, kaj mi ne scias kion fari.

― Estas konata agentejo por guvernistinoj en la Okcidenta Kvartalo, nomita la Vestvoja, kaj tie mi kutime vizitis ĉiusemajne por trovi, ĉu aperis ia kia konvenas al mi. Vestvojo estas la nomo de la fondinto, sed f-ino Stopero fakte estras la aferojn. Ŝi sidadas en sia propra oficejo kaj la por dungo serĉantinoj atendas en antaŭĉambro, kaj oni unope enkondukas ilin. Ŝi konsultas siajn registrojn por determini ĉu estas io taŭga.



3 из 26