― Nu, kiam mi venis lastan semajnon, oni kondukis min en la etan oficejon laŭkutime, sed mi trovis ke f-ino Stopero ne estas sola. Grandega dika viro kun tre ridetema mieno kaj grande peza mentono, kiu ruliĝis falde sur faldon super la gorĝo, sidis ĉe ŝia kubuto. Kun okulvitroj surnaze li tre serioze rigardis dum la sinjorinoj eniris. Kiam mi eniris li eksaltetis sur sia seĝo kaj turniĝis rapide al f-ino Stopero.

― Tiu sufiĉas, ― li diris; ― mi ne povas peti ian pli bone. Unuarange! unuarange!

Li ŝajnis entuziasma kaj kunfrotis la manojn laŭ la plej bonkora maniero. Li estis tiom komforta viro, ke oni ŝatis rigardi lin.

― Ĉu vi serĉas oficon, fraŭlino? ― li demandis.

― Jes, sinjoro.

― Kiel guvernistinon?

― Jes, sinjoro.


― Kaj kiom salajron vi petas?

― Mi havis kvar pundojn monate en mia lasta ofico ĉe Kolonelo Spenco Munro.

― Ho, tju, tju! Ŝvitlaboro! ― li kriis, ĵetante la dikajn manojn en la aeron, kiel viro kun bolanta pasio. ― Kiel iu povus proponi tiom magran sumon al sinjorino tiel allogema kaj tiel lerta?

― Miaj lertecoj, sinjoro, estu pli malgrandaj ol vi imagas, ― mi diris. ― Iomete da la franca, da la germana, da la muziko kaj da la desegnado.

―Tju, tju! ― li kriis. ― Tio estas tute ekstercela. Temas pri tio ĉu vi havas aŭ ne la mienon kaj konduton de sinjorino? Jen la kerno. Se ne, vi ne taŭgas por la edukado de infano, kiu iam prenu ian konsiderindan rolon en la historio de la lando. Se jes, nu, kiel ia sinjoro petas ke vi degnu akcepti ian malpli ol tri ciferojn? Via salajro ĉe mi, sinjorino, komencus je cent pundoj jare.

― Vi imagu, s-ro Holmso, ke al mi, tiom senhava, tia oferto ŝajnis preskaŭ nekredinda. La sinjoro, tamen, eble vidante la aspekton de nekredemo sur mia vizaĝo, malfermis monbiletujon kaj elprenis bileton.



4 из 26