— Vi eble pravas.

— Probableco troviĝas tiudirekte. Kaj se ni akceptas tion kiel provizoran hipotezon, ni havas novan fundamenton laŭ kiu ni komencu konstrui tiun nekonatan vizitinton.

— Nu do, se ni supozas, ke “MĈK” efektive indikas “Malsanulejon Ĉaring-Krucan”, kiajn pliajn induktojn ni rajtas elpreni?

— Ĉu neniuj sin proponas? Vi konas miajn metodojn. Utiligu ilin!

— Mi povas nur pripensi la memevidentan konkludon, ke la homo kuracistis en la ĉefurbo antaŭ ol iri en la kamparon.

— Al mi ŝajnas, ke ni rajtas riski iom pli ol tion. Rigardu la aferon jenmaniere. Je kia okazo estus plej probable, ke tian solenan donacon oni transdonus? Kiam liaj amikoj unuiĝus por doni al li garantiaĵon pri sia bonvolo? Evidente en la momento, kiam doktoro Mortimero eksiĝis el deĵorado en la malsanulejo por komenci propran kuracistan praktikon. Ni scias, ke okazis tia donacado. Ni opinias, ke okazis ŝanĝiĝo de urba malsanulejo al kampara praktiko. Ĉu do tro streĉas nian indukton se ni diras, ke la donaco estis prezentita okaze de la ŝanĝiĝo?

— Tio certe ŝajnas tre probabla.

— Nu, vi konstatos, ke li ne povis esti stabano de la malsanulejo, ĉar tian postenon povus havi nur iu firme establita en londona praktikado, kaj tia persono ne drivus en la kamparon. Kio li estis do? Se li estis en la malsanulejo kaj tamen ne stabano, li povis esti nur domĥirurgo aŭ kuracisto — ne multe pli ol supera studento. Kaj li foriris antaŭ kvin jaroj — la dato troviĝas sur la bastono. Sekve via serioza mezaĝa familia kuracisto malaperas en maldensan aeron, kara mia Vatsono, kaj aperas junulo malpli ol tridekjara, afabla, senambicia, distrita, kaj posedanto de ŝatata hundo, kiun mi emas malprecize priskribi kiel pli grandan ol terhundo kaj malpli grandan ol dogo.

Mi ridis malkredeme, dum Ŝerloko Holmso kliniĝis malantaŭen sur sia kanapo kaj blovis etajn ŝanceliĝajn fumringojn al la plafono.



4 из 160