
— Koncerne la lastan parton, mankas al mi rimedo por kontroli vin, — mi diris, — sed almenaŭ ne estas malfacile eltrovi kelkajn detalojn pri la aĝo kaj profesia kariero de la homo.
De mia malgranda medicina breto mi prenis la Medicinan Registron kaj elfoliumis la nomon. Enestis pluraj Mortimeroj, el kiuj nur unu povis esti nia vizitinto. Mi voĉlegis lian priskribon:
Mortimero, Jakobo. MRKĤ, 1882, Grimpeno, Erikejo Darta, Devono. Endoma ĥirurgo de 1882 ĝis 1884 en la malsanulejo Ĉaring-Kruco. Gajninto de la Premio Ĵaksona por kompara patologio, pro eseo titolita Ĉu malsano estas reveno al pratipo? Koresponda membro de la Sveda Patologia Societo. Aŭtoro de Kelkaj kuriozaĵoj de atavismo (Lanceto, 1882), Ĉu ni progresas? (Ĵurnalo de psiĥologio, Marto 1883). Medicina oficisto en la paroĥoj de Grimpeno, Torsleo, kaj Alta Barovo.
— Neniu mencio pri tiu loka ĉasista klubo, Vatsono, — diris Holmso kun petola rideto, — sed kampara kuracisto, kiel vi tre lerte rimarkis. Al mi ŝajnas, ke miaj induktoj estas pli-malpli pravigitaj. Koncerne la adjektivojn, mi diris, se mi ĝuste memoras: afabla, senambicia kaj distrita. Laŭ mia sperto, nur homo afabla en tiu ĉi mondo ricevas solenajn donacaĵojn, nur homo senambicia forlasas londonan karieron por iri en kamparon, kaj nur homo distrita postlasas sian bastonon kaj ne vizitkarton post tuthora atendado en via ĉambro.
— Kaj la hundo?
— Ĝi kutimis porti tiun ĉi bastonon malantaŭ sia mastro. Ĉar la bastono pezas, la hundo tenis ĝin forte en la mezo, kaj la signoj de ĝiaj dentoj klare videblas. La makzelo de la hundo, kiel indikas la spaco inter tiuj ĉi signoj, estas miaopinie tro larĝa por esti terhunda kaj ne sufiĉe larĝa por esti doga. Ĝi eble estas — jes, al kukolo, ĝi ja estas spanielo kurbharara.
Li jam stariĝis kaj dumparole trapasis la ĉambron. Nun li haltis en la fenestra alkovo. En lia voĉo aŭdiĝis tia konvinkita sonoro, ke mi ekrigardis lin surprizite.
