
― Kara onklino Berg, ĉu ni povas vidi ĉiujn ĉi belajn aĵojn? diris Jonas.
Kaj tion ni povis. Unue ni trovis pupeton, kun kiu onklino Berg ludis, kiam ŝi estis infano. Ĝi no-miĝas Roza, la pupo.
Onklino Berg estas tre maljuna, ege maljuna, sed tamen ne tiom maljuna, kiom Lotta kredis. Jen kiel Lotta diris:
― Onklino Berg, ĉu vi kunhavis Rozan en arkeo de Noa?
Ĉar precize antaŭvespere paĉjo estis rakontinta al ni pri la arkeo de Noa. Li diris pri kiel oĉjo Noa konstruis por si grandan ŝipon, kiu nomiĝis arkeo. Kaj poste pluvis multajn semajnojn kaj ĉiuj, kiuj ne estis kun Noa en la arkeo, dronis, kaj tio okazis antaŭ multaj jarmiloj.
Onklino Berg, ŝi ridis kaj diris:
― Eta Lotta, mi ne estis kun Noa en la arkeo, sciu.
― Kial do vi ne dronis? diris Lotta.
Roza kuŝas en unu el la tirkestetoj en la buroo, kiun ŝi havas kiel sian liton. Ŝi kuŝas sur rozkolora vato kaj havas verdan silkpeceton kiel kovrilon, kaj ŝi mem surhavas bluan robon. Kaj imagu, en unu el la aliaj tirkestoj onklino Berg havas etetan vitran korbon kun rozkoloraj rozoj sur ĝi. Ni povas ludi kun Roza, kaj ŝi ricevas la vitran korbon en la ma-non, kaj ni ludas, ke ŝi estas Ruĝoĉapulino, kiu iras al sia avino kun manĝaĵo kaj botelo da siropo. En bovlo sur piano onklino Berg havis ĉokoladkaramelojn. Multaj el ili estis kiel boteletoj kun staniolpapero ĉirkaŭe. Tian boteleton ni metis en la korbeton de Ruĝoĉapulino kaj iom da rosinoj kaj migdaloj, kiujn ni ricevis de onklino Berg. Kaj la hundo de onklino Berg, Skotty, estis nia lupo, kaj mi estis avino, kaj Jonas estis ĉasisto, kiu venis kaj pafmortigis la lupon.
