
― Sed kara Krieto, kial vi staras tie? diris paĉjo. Tiam Lotta ekploris kaj diris:
― Ĉar mi devas kreski kaj fariĝi granda, kiel Jonas kaj Mia-Maria.
Oj, kiom naiva ŝi estas, Lotta!
2. Ni ludas dum tutaj tagoj
Jonas kaj mi, ni ludas, kaj ni ludas, kaj ni ludas dum tutaj tagoj, jes, ankaŭ Lotta povas kunludi, kiam ni ludas tiajn ludojn, kiuj konvenas por ludi kun ŝi. Sed fojfoje ni ludas piratojn, kaj tiam Lotta nur ĝenas. Ĉar ŝi nur falas de la tablo, kiun ni havas kiel nian ŝipon. Sed ŝi krias kaj tamen volas kunludi. Antaŭ kelkaj tagoj ni ludis piratojn kaj ne povis liberiĝi de Lotta, tiam Jonas diris:
― Ĉu vi scias, kiel oni faras, kiam oni ludas piratojn, Lotta?
― Oni staras surtable kaj saltas kaj estas pirato, diris Lotta.
― Jes, sed ekzistas alia maniero, kiu estas multe pli bona, diris Jonas. Oni kuŝas surplanke sub lito, tute precize senmova…
― Kial do? diris Lotta.
― Nu, oni kuŝas tie kaj estas pirato, kaj tiam oni diras senĉese tute mallaŭte: "Pli da manĝaĵo, pli da manĝaĵo, pli da manĝaĵo". Estas tiel, kiel faras piratoj, diris Jonas.
Finfine Lotta ekkredis, ke estis tiel, kiel faras piratoj, kaj ŝi enrampis sub sian liton kaj komencis paroli:
― Pli da manĝaĵo, pli da manĝaĵo, pli da manĝaĵo. Jonas kaj mi elmarŝis la infanĉambron kaj navigis for en la oceanon, jes, ni nur ludis, kompreneble.
