
La tutan tempon Lotta kuŝis sub sia lito kaj parolis "Pli da manĝaĵo", kaj ni preskaŭ pensis, ke estis pli amuze rigardi ŝin ol esti pirato.
― Kiom longe piratoj kuŝas sublite kaj parolas "Pli da manĝaĵo"? finfine diris Lotta.
― Ĝis kiam venos Kristnaska vespero, diris Jonas.
Tiam Lotta elrampis kaj leviĝis de la planko kaj diris:
― Mi ne volas esti pirato, ĉar ili estas stultaj.
Sed fojfoje estas bone havi Lottan, kiam ni devas ludi. Fojfoje ni ludas, ke ni estas anĝeloj, Jonas kaj mi. Ni devas gardi, kaj tiam ni devas havi iun gardeblan, kaj tiam ni prenas Lottan sub nian gardon. Ŝi devas kuŝi en sia lito, kaj ni staras apude kaj svingas la brakojn kaj ŝajnigas, ke estas flugiloj, kiujn ni svingas, kaj ni flugas tien-reen. Sed Lotta ne trovas tiun ludon amuza, ĉar ŝi devas nur kuŝi senmove. Kaj se oni pripensas, do estas ja preskaŭ same por ŝi, kiam ŝi ludas piratojn, nur ke tiam ŝi kuŝas sublite kaj diras "Pli da manĝaĵo", sed tamen tio similas.
Ni ludas ankaŭ kuracejon. Tiam Jonas estas doktoro, kaj mi estas flegistino, kaj Lotta estas malsana infano, kiu kuŝas en sia lito.
― Mi ne volas kuŝi en mia lito, diris Lotta, kiam ni volis havi ŝin finfine kiel malsanan infanon. Mi volas esti doktoro kaj ŝovi kuleron en la gorĝon de Mia-Maria.
― Vi ne povas esti doktoro, diris Jonas, ĉar vi ne scias skribi resefton.
― Kion do mi ne scias skribi? diris Lotta.
― Resefton, tiun umon, kie doktoro skribas, kiel oni devas flegi malsanan infanon, sciu, diris Jonas.
Jonas scias skribi per tipografiaj literoj, kvankam li ankoraŭ ne estas komencinta lernejon. Kaj li scias ankaŭ legi.
